Kostelec u Heřmanova Městce

Koordinatoj: 49° 55′ 18″ N 15° 38′ 53″ O / 49.92167 °N, 15.64806 °O / 49.92167; 15.64806 (mapo)
Kostelec u Heřmanova Městce
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Kostelec u Heřmanova Městce
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Heřmanův Městec
Historia regiono Bohemio
Montaro Fera montaro
Situo Kostelec u Heřmanova Městce
 - alteco 330 m s. m.
 - koordinatoj 49° 55′ 18″ N 15° 38′ 53″ O / 49.92167 °N, 15.64806 °O / 49.92167; 15.64806 (mapo)
Areo 7,46 km² (746 ha)
Loĝantaro 371 (2024)
Denseco 49,73 loĝ./km²
Unua skribmencio 1257
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 03
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 571628
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kostelec u Heřmanova Městce
Retpaĝo: www.kostelec-u-hm.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Kostelec u Heřmanova Městce estas municipo, ĝi situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en valo de la rivereto Podolský, en submontara pejzaĝo 3 km sude de la urbo Heřmanův Městec. Vivas ĉi tie 371 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Míčov-Sušice, Heřmanův Městec, Prachovice, Načešice, Vápenný Podol, Úherčice kaj Vyžice.

Vilaĝo Kostelec u Heřmanova Městce estas en historiaj dokumentoj unue menciita en la jaro 1257 sub nomo Costel.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869487
1880596
1890595
1900607
1910605
1921557
JaroLoĝantoj
1930549
1950431
1961433
1970345
1980298
1991234
JaroLoĝantoj
2001266
2011324
2014328
2016342
2017356
2018361
JaroLoĝantoj
2019362
2020361
2021360
2022360
2023368
2024371

Partoj de municipo

[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiea preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo estas ĉirkaŭigita per defendaj remparoj kaj fosaĵoj, ĉar en la 13-a jarcento ĉi tie staris ankaŭ fortikaĵeto. Sur orienta flanko, kie la lokal-ejo ne estas protektata per naturaj bariloj, estas la remparoj du- aŭ tri-obligitaj. Sur la suda flanko estis eble triangula antaŭburgo. Per fosaj esploroj oni trovis romanikajn arĥitekturaĵojn, nun deponitaj en distrikta muzeo en Chrudim. La preĝejo, en la jaro 1350 memorigata kiel la paroĥa, estis en la jaro 1898 regotigita de arĥitekto Schmoranz. Apud la preĝejo estas ankaŭ malgranda baroka kadavrejo. En la presbiterejo estas survanda fresko, kiu bildigas 9 kavaliroj, sinjoroj el Mrdice, kiuj per preĝado penas akiri absolvon pro sia peka vivo, en kiu ili terorigis la servutulojn. Tiu ĉi fresko devenas el la 16-a jarcento, sed sub ĝi estas kaŝitaj ankoraŭ pli malnovaj pentraĵoj.

Empira domo

[redakti | redakti fonton]

Domo n-ro 27 havas empire ornamitan frontonon el la komenco de 19-a jarcento.

Fervoja linio

[redakti | redakti fonton]

Tra Kostelec u Heřmanova Městce gvidas fervoja linio el Přelouč kaj Heřmanův Městec al Prachovice. Iam estis apud vilaĝparto de Kostelec, domaro Tasovice, komutilejo, miniatura fervojnodo, kiun priservadis mem la lokomotivestroj, kiu ebligadis veturon al Vápenný Podol aŭ Prachovice. La malrapida vapormova fervojo veturanta inter montetoj kaj ofte haltanta por en ĝermo estingi de ĝi kaŭzitajn arbarajn kaj kampajn incendiojn, estis vere romantika. Nuntempe veturas motortrajnoj nur al Prachovice, linio al Vápenný podol estis nuligita.

Ŝakta kalkforno

[redakti | redakti fonton]

Ŝakta kalkforno el la jaro 1875 servis por kalcinado de kalko el kalkŝtono. Ĝi estis veturigata el minejo inter Vápenný Podol kaj Prachovice en la jaroj 1877 ĝis 1941.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]