Kostelec u Holešova (germane Kosteletz bei Holleschau) estas municipo en Ĉeĥio, en Regiono Zlín, en distrikto Kroměříž. Vivas ĉi tie 987 loĝantoj (2024). Ĝi konsistas el du katastraj teritorioj, la dua parto de la municipo estas Karlovice.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Stará Ves, Němčice, Pacetluky, Roštění, Rymice, Prusinovice, Beňov, Líšná kaj Dobrčice.
La municipo situas apud nordokcidenta limo de Regiono Zlín kaj Regiono Olomouc, en distrikto Kroměříž. Ĝi najbaras kun municipoj Němčice, Roštění, Rymice kaj Stará Ves. Avantaĝo estas proksima distanco al multaj urboj, ekzemple: Holešov (6,5 km sudoriente), Hulín (7 km sudokcidente), Přerov (10 km norde), Kroměříž (12 km sudokcidente), Bystřice pod Hostýnem (12 km oriente), Zlín (20 km sudoriente), Olomouc (30 km nordokcidente). Prago estas proksimume 235 km longen.[noto 1]
El geomorfologia vidpunkto Kostelec enfalas en la teritorion de Subbeskida montetaro, ĝi estas ĉirkaŭita de ĝiaj montetoj el tri flankoj.
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1131.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 993 |
---|
1880 | 1 053 |
---|
1890 | 1 074 |
---|
1900 | 1 137 |
---|
1910 | 1 199 |
---|
1921 | 1 137 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 1 099 |
---|
1950 | 1 039 |
---|
1961 | 1 058 |
---|
1970 | 964 |
---|
1980 | 875 |
---|
1991 | 913 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 976 |
---|
2014 | 978 |
---|
2016 | 971 |
---|
2017 | 975 |
---|
2018 | 988 |
---|
2019 | 1 003 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 1 015 |
---|
2021 | 982 |
---|
2022 | 1 011 |
---|
2023 | 1 004 |
---|
2024 | 987 |
---|
- Preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo
- Kapelo de sankta Floriano (en Karlovice)
- Soldata monumento
- ↑ Temas pri la distancoj per aerlinio el la vilaĝplaco de Kostelec al la ĉefa placo de la donita urbo.
Partoj de municipo Kostelec u Holešova (2) |
---|
|
|