Kristana Ilumino aŭ Ilumino laŭ kristanismo ricevas diversajn signifojn, indikantajn per ĝi la donon de la kompreno kaj de asimiliĝo de la vero revelaciita.
La koncepto pri ilumino en tiu sankta skribo estas ligita kun la greka verbo φωτίζω (phōtizō = fotizo) kun la senco “ilumini, porti lumon, vidigi. Ĝi aplikiĝas kunekse kun jenaj konceptoj:
Teologie la termino “ilumino” estis aplikita ankaŭ al diversaj konceptoj kaj religiaj spertoj:
La doktrino de la ilumino kuniĝas al la agado de la Sankta Spirito per kiu Li HELPAS la kredinton kompreni la veron de la Sanktaj libroj.
La persono kiu ankoraŭ ne ricevis tiun dian iluminadon ne povas sperti la komprenon pri la diaj donacoj ĉar “la natura homo ne akceptas la aferojn de la Spirito de Dio; ĉar ili estas por li malsaĝeco; kaj li ne povas ilin scii, pro tio, ke ili estas juĝataj spirite” (1 Kor 2,14)]. La Sinjoro promesas al siaj sekvantoj ke kian la Sankta Spirito descendos sur ilin Pentekosto, estus tiu ĉi la gvidanto al la vero (Jo 16,13-16), kaj tio inkludas la “aferojn profundajn” pri Dio (1 Kor 2,9-10)
Tia kompreno-Ilumino tamen ne mankas je kondiĉoj. La kredanto devas mem senti intereson kaj admiron pri Dio kaj esti preta obei al tiuj kiuj, ŝarĝitaj, iam, krei, nun, interpreti la dian vorton. La homa kaŝita egoismoj loĝas tiu de la religio propraŭza kiun iluzie facile estas atribuata ankaŭ al Sankta Spirito.
Filozofoj kiel Platono kaj Aŭgusteno, kaj multaj mezepokaj, postulis, por ekspliki la scikapablon en la homo, la agado en la homa intelekto de iu superantura forto. En Platono tiu forto estas la Ideoj, kies memoro kuŝas en la homa menso, por Aŭgusteno kaj Bonaventura temas male pri rekta ago de Dio lumanta la menson kaj ĝin kapabliganta al kono. Evidentas, tamen, ke tiuj filozofoj ne pretendis tion scii pere de la dia revelacio, sed nur per la “forto” de ilia racio kiu provis trovi firman fundamenton en la kono de la vero.