Krížová Ves | |
hungare: Keresztfalu, germane: Kreuz | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Krížová Ves | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Kežmarok |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Spiŝo |
Najbaras kun | Lechnica |
Rivero | Poprad |
Situo | Krížová Ves |
- alteco | 624 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 11′ 19″ N 20° 29′ 05″ O / 49.18861 °N, 20.48472 °O (mapo) |
Areo | 11,928 km² (1 192,8 ha) |
Loĝantaro | 2 029 (31.12.2011) |
Denseco | 170,1 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1290 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 059 01 |
Telefona antaŭkodo | +421-52 |
Aŭtokodoj | KK |
NUTS | 523607 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Krížová Ves | |
Retpaĝo: www.krizovaves.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Krížová Ves (hungare Keresztfalu [kerestfalu], germane Kreuz) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Krížová Ves situas laŭ dekstra bordo de Poprad (rivero) (kontraŭe Spišská Belá etendiĝas), laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Poprad-Stará Ľubovňa. Kežmarok troviĝas je 8 km.
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1290 en hungara formo "Krystur". La latina formo aperis en 1326 en formo „Villa Sancte Crucis”. En 1787 375 vilaĝanoj loĝis en 52 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis '', poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Keresztfalu 583 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj kaj ciganoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Kežmarok, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Krížová Ves 1613 homoj, (1442 slovakoj, 162 ciganoj).