Kuba Aŭtentika Revolucia Partio | ||
---|---|---|
partio | ||
Komenco | 1934 vd | |
Fino | 1953 vd | |
Lando(j) | Kubo vd | |
Sidejo | Havano | |
Ideologio | ||
La Kuba Aŭtentika Revolucia Partio hispane Partido Revolucionario Cubano (Auténtico) aŭ Partido Auténtico, PRC (A) estis kuba politika partio fondita la 8-a de februaro 1934 de Ramón Grau San Martín. Ĝi estis kune kun la Ortodoksa Partio, unu el la du ĉefaj partioj de Kubo antaŭ la kastrisma revolucio. La partio gajnis la prezidentajn balotadojn dufoje: Ramón Grau San Martín (1944-1948) kaj Carlos Prío Socarrás (1948-1952).
En 1933, estis venkita la longa diktatoreco de Gerardo Machado (1925-1933) kaj post provizoraj registaroj estis elektita Ramón Grau San Martín kiel prezidanto apogata de la studenta revolucia movado, organizata de la Studenta Revolucia Direktorio, kiu ankaŭ estis forigita de la prezidanteco la 14-a de januaro 1934, pro la Generalo Fulgencio Batista. Tiu ĉi periodo konata kiel «la registaro de la 100 tagoj» estis karakterizita de kelkaj progresismaj leĝoj kiuj restis en la populara memoro kiuj konstruis la popularecon de Grau.
Tuj post la forigado al Grau San Martín kaj al aliaj politikaj gvidantoj, kiel Eduardo Chibás, fondis la Kuban Aŭtentikan Revolucian Partion, pro inspiro de la Kuba Revolucia Partio fondita de José Martí en 1892 kiu atingis la sendependiĝon.
En 1944, post kvar jaroj da demokratia regado de Fulgencio Batista, Ramón Grau San Martín estis elektita prezidanto de granda nombro de la plimulto de la loĝantaro. Dum tiu ĉi periodo, la senatano kaj sekvanto de Grau, Eduardo Chibás, disiĝis de la Aŭtentika partio, denuncante la koruptadon de la estraranoj kaj fondis la Ortodoksan Partion en 1947.
Dum la balotadoj de 1948 la Aŭtentika Partio denove gajnis la prezidantecon rezultante kiel elektito Carlos Prío Socarrás (1948-1952), kiu estis venkita en 1952 pro ŝtatpuĉo de la Generalo Fulgencio Batista.
La 2-a de junio 1953 la eksprezidanto de Kubo, Carlos Prío Socarrás, prezidanto de la Aŭtentika Partio, kaj Emilio Ochoa, prezidanto de la Ortodoksa Partio, kune al gvidantoj de aliaj partioj kaj ideologioj, subskribis la Montrealan Ĉarton aŭ Montrealan Pakton kiu establis minimuman politikan programon kontraŭ Batista: restituante la Konstitucio de 1940, kunvokante la liberajn balotadojn sen Batista kaj formado de provizora registaro kiu orgigus la elektadojn.