Kujalleq (gronlandeKommune Kujalleq) estas nova municipo en la suda ekstremo de Gronlando, funkcianta ekde la 1-a de januaro2009. Ĝi konsistas el la malnovaj municipoj Nanortalik, Narsaq kaj Qaqortoq. Ĝi estas la malplej loĝata de Gronlando (9 700 loĝantoj en januaro 2009).
La plej malgranda municipo de Gronlando laŭ la areo (32 000 km²), Kujalleq sidas ĉe la plej suda ekstremo de la insulo Gronlando. Ĝi limas nur kun unu municipo, Sermersooq. La akvoj de la okcidenta marbordo estas de Labradora Maro. La tuta municipo estas tre montara, kun multnombraj fjordoj.