Kunal Deŝmuk | |
---|---|
Deŝmuk dum la projekcio de filmo Raabta ĉe la studioj Yash Raj en Mumbajo, en 2017 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 4-an de marto 1982 en Mumbajo, Maharaŝtro, Barato |
Ŝtataneco | Barato |
Okupo | |
Okupo | Kina reĝisoro |
Periodo | 2008—hodiaŭ |
Kunal Deŝmuk (naskiĝinta la 4-an de marto 1982 en Mumbajo; marate kaj hindie कुणाल देशमुख, IAST: Kuṇāla Deśamukha, Hunter: Kunal Deshmukh) estas barata kina reĝisoro kaj restoraciisto. Li kreskiĝis en Mumbajo (Barato) kaj fariĝis fama pro siaj filmoj Jannat (2008), Raja Natwarlal (2014), kaj Shiddat (2021).
Post la kompletiĝo de sia baza edukado ĉe Arja Vidja Mandir, en urbo Bandra (proksime al Mumbajo) kaj de malsupera altlernejo ĉe Ĝai Hind, en Churchgate, li frekventis kurson pri reklamado ĉe la altlernejo H.R.. Poste, li iris al Usono por mallonga diploma kurso pri filmarto. Dum tiu vizito li ekkonis la industrion de la manĝaĵo en Nov-Jorko, kune kun sia amiko Rikej, kaj tio instigis lin interesiĝi pri tiu komerca sektoro. Li tiam renkontiĝis kun Mohit Suri dank'al komuna amiko nome Sahil en Goao, kiu sugestis al li labori kune en filmo nome «Zeher».[1][2]
Li komencis sian karieron kiel kunhelpa reĝisoro en Tumsa Nahin Dekha (2004), Zeher (2005), Kalyug kaj Woh Lamhe (2006), sub la direktoro Mohit Suri kaj la firmao Vishesh Films.
En oktobro 2006, li ĉesis sian laborpostenon por verki filma intrigo. Li debutis kiel filma reĝisoro en Jannat en 2008, kun Emran Haŝmi kiel ĉefrolo, produktita de Vishesh Films. Jannat estis publikigita en 2008 kaj estis sukcesa.[3]
Li faris filmon en 2009 nome Tum Mile, surbaze de la Mumbajaj inundoj de la 26-a julio 2005, kun Emraan Hashmi kaj Soha Ali Kan kiel ĉefroloj.[4][5]
En 2012 Jannat 2, sekvo de filmo Jannat, estis publikigita kaj kapablis akiri grandegan sukceson.
En 2009, li starigis ristoracion nome «Trikaja» ĉe Bavdan, Puneo.[4][6]
Jaro | Filmo | Reĝisoro | Verkisto | Notoj | |
---|---|---|---|---|---|
2008 | Jannat | Jes | Jes | Debuto kiel reĝisoro | |
2009 | Tum Mile | Jes | Ne | ||
2012 | Jannat 2 | Jes | Jes | Scenaro | |
2014 | Raja Natwarlal | Jes | historio | ||
2021 | Shiddat | Jes | Ne | ||
2023 | Jannat 3 | Jes | Jes | ||
2023 | Awarapan 2 | Jes | Jes | ||
2024 | Hijra | Jes | Jes | historio | |
2024 | Koyla | Jes | Jes | historio |
Jaro | Filmo | Notoj |
---|---|---|
2004 | Tumsa Nahin Deka | Kunhelpa reĝisoro |
2005 | Zeher | Kunhelpa reĝisoro |
2005 | Kalyug | Ĉefa kunhelpa reĝisoro |
2006 | Woh Lamhe | Ĉefa asociita reĝisoro |