Kuraŝiki

Kuraŝiki
Flago
kerna urbo de Japanio, urbego [+]

LandoJapanio
gubernioGubernio Okajamo

Koordinatoj34° 35′ N, 133° 46′ O (mapo)34.585083333333133.77211111111Koordinatoj: 34° 35′ N, 133° 46′ O (mapo) [+]
Akvokolektejo355,63 km² (35 563 ha) [+]
Areo355,63 km² (35 563 ha) [+]
Loĝantaro474 862 [+] (1-a de marto 2021)

HorzonoUTC+9
Poŝtkodo710-0833 [+]

Kuraŝiki (Japanio)
Kuraŝiki (Japanio)
DEC

Vikimedia Komunejo:  Kurashiki, Okayama [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Kuraŝiki, (japane 倉敷市) estas urbego, ankaŭ marhaveno en Japanio, en ĉefa insulo Honŝu, en Regiono Ĉugokuo, en Gubernio Okajamo, eĉ en urbaro de Okajama (urbo). La loknomo signifas "kolekto de vendejoj", ja ĝi estis longe komerca urbo.

Oficejo en Kuraŝiki

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2023 Kuraŝiki havis populacion de 478 651.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Kuraŝiki situas laŭ marbordo sur aluvia ebenaĵo, kiuj estis parte iamaj insuloj. Gubernia sidejo Okajama troviĝas 16, Fukujama 40, Himeĵi 88, Tokuŝimo 93, Hiroŝimo 124, ĉefurbo Tokio 557 kilometrojn aere laŭ [1].

Haveno

En tiu areo oni trovis restaĵojn el la paleolitiko. La loko dum la konataj historiaj periodoj travivis tiujn periodojn, precipe kiel havenurbo aŭ kolektopunkto de rizimpostoj, se ne paroli pri la komercado kaj salproduktado. La urbeto iĝis ankaŭ produktejo de teksaĵoj. Kuraŝiki estis kreita laŭ la moderna municipa sistemo en 1889 kaj ekhavis urban statuson en 1891, ankaŭ en 1928. En 2005 najbaraj komunumoj aliĝis al Kuraŝiki. En 2002 la urbego ricevis specialan statuson kun pliigita loka aŭtonomio.

Ekonomio de Kuraŝiki konsistas el komerco, agrikulturo kaj peza industrio. La lasta konsistas el ŝtalaĵoj, aŭtoj, kaj ŝipkonstruadoj.

Stacidomo en Kuraŝiki

Kuraŝiki estas fervoja nodo kun pluraj stacidomoj. La aŭtovojaj kontaktoj estas bonaj.

En Kuraŝiki pluraj universitatoj kaj altlernejo funkcias.

Arta muzeo en Kuraŝiki
Bildoj pri Kuraŝiki
Vendejoj
Kanalo
Ponto
Banko
Hotelo
Preĝejo

Kuraŝiki situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La meza jara temperaturo estas 16 °C kaj varias inter 11-21 °C. La jarpluvo averaĝas 1042 milimetrojn. En ĉiuj monatoj pluvas.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans