En hinduismoKurma (sanskriteकूर्म; Kūrma, laŭvorte testudo) estas la dua avataro de Viŝnu, kaj la dekunua laŭ la Bagavata Purano. Kiel aliaj avataroj de Viŝnu, Kurma aperas en tempo de krizo por restaŭri la kosman ekvilibron.[1] Lia ikonaro estas ĉu testudo, aŭ plej ofte kiel duonhomo kaj duontestudo.[2] Tiuj bildoj troviĝas en multaj Vaiŝnavaj templotegmentoj aŭ muraj reliefoj.[3][4] Foje oni montras la avataron kiel homo kun kvar brakoj kiuj svingas po unu armilon.
Post la Granda Inundo, li sidis sur la fondo de la oceano kaj sur lia dorso la aliaj dioj metis monton por ke nur ili povu trairi la maron kaj trovi la trezorojn de la antikvaj popoloj vedaj.