La regiono Kutamakuo (Koutammakou) troviĝas en la regiono Kara, nordoriente en Togolando, kaj etendiĝas ankaŭ al la najbara Benino. Ĝi estas la teritorio de la batamariboj (ankaŭ nomataj Katammariba aŭ Temberma), kie troviĝas la famaj turoformaj domoj el argilo, nomataj takiento, unikaj en Afriko kiuj iĝis simbolo de Togolando. En tiu kultura pejzaĝo el 50.000 hektaroj, la naturo estas forte ligita al la ritaro kaj kredo de la loĝantaro, kiu harmonie uzas ĝiajn rimedojn; pro tiaj kialoj ĝi estis aldonita al la listo de Monda heredaĵo de Unesko en 2004.
La takientoj estas cirklaj kaj ĝenerale duetaĝaj; ili estas kronitaj de grenejo farita el koto el preskaŭ sferoforma. Ili povas havi platan kovraĵon aŭ esti rekovritaj de pajlo, konusforme. La tuto de la loĝejo konsistas ĉiam el grenejo, kaprostalo kaj korto uzata por religiaj ceremonioj. La vilaĝo Nadoba estas bone konata ekzemplo kaj allogaĵo de la turistoj, kiu inkluzivas aliajn ceremoniejojn. Ĝi ankaŭ havas fortikaĵojn, rokojn, inicejojn kaj subterajn tombojn.