La Châtelaine | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
komunumo en Francio vd | |||
Administrado | |||
Regiono | Burgonjo-Franĉkonteo | ||
Departemento | Jura | ||
Arondismento | Dole | ||
Kantono | Arbois | ||
INSEE kodo | 39116 [+] | ||
Poŝtkodo | 39600 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 153 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 12 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 52′ N, 5° 49′ O (mapo)46.8747222222225.8183333333333Koordinatoj: 46° 52′ N, 5° 49′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 470 m [+] | ||
Areo | 13,17 km² (1 317 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo La Châtelaine [+] | |||
La Châtelaine estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Jura, nomita laŭ la montaro Ĵuraso, en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo (france Bourgogne-Franche-Comté). Fine de 2021 en la komunumo vivis 153 loĝantoj sur areo de 13,17 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 12 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Dole kaj al la kantono Arbois.
La Châtelaine situas sur la unua altebenaĵo de Ĵuraso ĉe la bordo de la klifo de la sakvalo de Les Planches-près-Arbois.
Oni trovis spurojn de homoj el la Prahistorio sur la teritorio de la komunumo. La unua skribaĵo kiu parolas pri la mezepoka kastelo datiĝas de la 11-a jarcento. Ĝi estis rekonstruita dum la 14-a jarcento, sed en 1480, la armeo de Ludoviko la 11-a detruis la kastelon. La Châtelaine iĝis franca en 1678 post la traktato de Nijmegen, kiam la Franĉ-Konteo iĝis franca.
La preĝejo de la vilaĝo estis konstruita dum la 17-a jarcento, kaj la sonoril-turo estis aldonita dum la 19-a jarcento. Ene videblas riĉa heredaĵo, notinde oni trovas statuon de Dipatrino kun Infano el alabastro(16-a jarcento), relikvujo-n(18-a jarcento) kaj hostiujo-n el arĝento (17-a jarcento).
La ĉapelo "Notre-Dame" datiĝas de la 19-a jarcento.
Ĉeestas ankaŭ ruinaĵoj el la kastelo mezepoka.
La grafino Mahaut d'Artois vivis en la kastelo dum la 13-a jarcento.
La loĝantoj de la Châtelaine, kiuj laboras surloke, perlaboras en la unuaranga sektoro (agrikulturo kaj arbara mastrumado). Ĉeestas ankaŭ turismaj laboroj (Estas hotelo kaj restoracio en la vilaĝo). Plejparte la loĝantoj iras perlabori eksteren.