La plej frua evidentaĵo de homara enloĝo estas polurita silika hakilo trovita en la regiono, datata ĉ. -15.000 — -10.000.
La nomo La Hulpe venas el la kelta vorto Helpe signifanta "argenta rivero", kiu donis la nomon L'Argentine al la trapasanta rivereto.
La Dukoj de Brabanto kreis la urbeton post la kultivebligo de parto de la Arbaro de Soignes (Forêt de Soignes) en la Mezepoko.
1226, la preĝejo estis citata unua-foje en dokumento, de post kiam ĝia navo kaj turo apenaŭ ŝanĝiĝis.
1230, je la 3-a de junio, La Hulpe akceptis, de la manoj de Henriko la 1-a, Duko de Brabanto, la ĉarton kiu instituis ĝin kiel ville franche (libera urbo), kaj altigis ĝin al ĉefmagistratejo por alta kaj malalta justico.
1530, la unua papermuelejo instaliĝis laŭlonge de la "Grand Etang" (la Granda Lageto). La kresko de tiu industrio dum kvar jarcentoj, estis pro la abundo de pura akvo, kaj la apudeco de Bruselo.
1664, Filipo la 2-a, Reĝo de Hispanio, rajtigis la kreadon de la "Manufacture Impériale et Royale du Papier" (Imperia kaj Reĝa Fabriko de Papero) en La Hulpe. Tiu industrio ekzistadis tie ĝis 1970, jaro de malpliiĝo pro la ekonomika krizo.
1830, post la sendependeco de Belgio, La Hulpe perdis ĝiajn politikan kaj administran rolojn, kaj asimiliĝis en la kantonon de Wavre.