La Matanza de Acentejo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 38370 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 9 092 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 644 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 28° 26′ N, 16° 26′ U (mapo)28.440277777778-16.438888888889Koordinatoj: 28° 26′ N, 16° 26′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 425 m [+] | ||
Areo | 14,11 km² (1 411 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo La Matanza de Acentejo [+] | |||
La Matanza de Acentejo [lamaTanza deazenTEĥo] estas urbo kaj municipo en la nordoriento de la insulo Tenerifo apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1]
La municipa ĉefurbo estas La Matanza de Acentejo mem je 420 m.s.m.
La loknomo La Matanza de Acentejo (La Amasbuĉado de Acentejo) rilatas al la batalo inter guanĉoj kaj kastilianoj okazinta dum la konkero, kiu estis venko de la guanĉoj.[2]
La Matanza de Acentejo estas en la nordoriento de la insulo Tenerifo. La municipa ĉefurbo estas La Matanza de Acentejo mem je 420 m.s.m. Temas pri municipo en la la Norda Zono de la insulo, lima kun la municipaj teritorioj de La Victoria de Acentejo (sudokcidente), Candelaria (sude) kaj El Sauzal (oriente); nordokcidente estas Atlantika Oceano.[3]
La Victoria de Acentejo posedas areon de 14,11 km², estante la 30a municipo plej etenda de Tenerifo kaj la 52a de la provinco.[4] La municipa teritorio estas klina areo ĝis altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[3] La plej alta altaĵo estas la altaĵo konata kiel Lomo del Jugo kun 1 589 m.s.m. [3] Estas multaj pejzaĝoj konstruitaj de la vulkana aktiveco kun torentoj ĉefe en la supra zono.[5]
La municipo enhavas parton de la Protektitaj Pejzaĝoj Las Lagunetas kaj Costa de Acentejo,[6] kiuj estas ankaŭ Birdoprotektaj Zonoj kaj Specialaj Konservozonoj, inkluditaj en la Reto Natura 2000.[7]
La municipo havas ankaŭ Monton de Publika Utileco nomitan «Pozo de Horno».[3] Estas granda riĉo de naturaj endemioj flaŭraj, kiel hiperikoj, pinoj, kaj kanoj, krom kverko Bellotero de San Antonio.[8]
En la areo estis loĝado de guanĉoj. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj.[9] La tieaj guanĉoj koncentriĝis en la grotoj de la klifoj kaj torentejoj de la marborda areo ĉefe ĉe Risco del Perro kaj la torentejo de Acentejo.[9] La guanĉoj de Taoro, esence brutobredistoj sed ankaŭ tre vegetaranoj, praktikis sezonan migrobredadon, suprenirante al montoj somere.[10]
Fine de majo 1494, dum la ekkonkero de la insulo, okazis en la torentejo de Acentejo la unua batalo inter guanĉoj kaj kastilianoj konata kiel Matanza de Acentejo (Amasbuĉado). La guanĉoj, estritaj de la mencejo Benkomo de Taoro, embuskis la konkerintojn en la torentejo, kie ili ne povis uzi la kavalerion. La guanĉoj disdividitaj, atakis samtempe la avangardon fare de la propra Benkomo dum lia frato Tinguaro atakis la flankon de la kastilianoj. La konkeristoj estis tute venkitaj, kaj la propra kapitano Alonso Fernández de Lugo rezultis vundita, kaj li devis abandoni provizore la invadon.[11] Post la fino de la konkero en 1496, La Matanza estis unu de la lokoj plej dense loĝataj dum la koloniigo.
Poste, en la teritorio loĝis hispanaj kolonoj kun konkerintoj.[12] Hispanaj familioj setliĝis tie kaj dediĉis sin al brutobredado kaj al agrikulturo de cerealoj kaj vitejoj. En 1768 la reĝo Karolo la 3-a rajtigis la nomumon de magistratanoj.
En 1812 oni konstituis la municipojn per la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ili definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj.
Ekde la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj ekis nova ekonomia florado pro prospero de agrikulturo. Ekde la 1960-aj jaroj okazis enorma disvolvigo de turismo.
La municipo havis 8 944 loĝantojn je 2013, tial estante la 21a municipo laŭ nombro de loĝantoj en la insulo Tenerifo kaj la 23a en la provinco Santa Cruz de Tenerife.[13]
Historie la loĝantaro regule kreskiĝis lante dum la 20-a jarcento el iom pli ol 2 000 ĝis pli ol 9 000 loĝantoj en 2021.
La Matanza de Acentejo dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[13]
Acentejo | 296 |
El Caletón | 71 |
Guía | 918 |
La Matanza de Acentejo (municipa ĉefurbol) | 5.398 |
Las Breñas | 654 |
San Antonio | 1.067 |
San Cristóbal | 540 |
TOTALO | 8.944 |
La ekonomiaj rimedoj de la municipo estas malgranda komerco, turismo, gastigado kaj agrikulturo (terpomoj, cerealoj, fruktoj kaj ĉefe vitoj (vino de protektita devennomo Tacoronte-Acentejo)). Estas pluraj gastejoj.
La turisma disvolviĝo okazis je la fino de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, maraj sportoj, mardistrado kaj aliaj okupitecoj.[3]
Estas multaj vidindaĵoj en la municipo.[14]
|