- La mallongigo VD en La Praz VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub La Praz. |
La Praz | |
---|---|
Blazono de La Praz | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Vaŭda Nordĵuraso |
Koordinatoj | 46° 40′ 3″ N 6° 25′ 38″ O / 46.66750 °N, 6.42722 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 40′ 3″ N 6° 25′ 38″ O / 46.66750 °N, 6.42722 °O (mapo) |
Areo | 5,12 km² |
Alteco | 873 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1327 |
Komunumkodo | 5758 |
Situa mapo de La Praz | |
La Praz estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 162 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
La komunumo La Praz situas ĉe la suda flanko de la Ĵurasa Montaro proksimume 20 kilometrojn okcidentsudokcidente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains kaj 26 kilometrojn nordokcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano. [1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,12 km², de kiuj 48,0% estas kovritaj de arbaro, 48,6% servas por agrikulturo kaj 3,3% por setlado. [2]
La komunumo La Praz limas en nordo kaj oriento al Juriens, en sudoriento al Moiry, kaj en sudokcidento kaj okcidento al Mont-la-Ville.
La Praz situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas konekta vojo de Juriens al Mont-la-Ville. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 10 kilometrojn oriente de la komunumo apud La Saraz. Pere de la poŝtaŭtolinio de Croy al L'Isle la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
La unua dokumenta mencio de La Praz datiĝas el la jaro 996 kiel in villare Prata. La Praz dum mezepoko apartenis al la Senjorujo Romainmôtier, kies centro estis la samnoma abatejo. Ekde la jaro 1330 estis dokumentita propra majoro por la vilaĝo La Praz. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la komunumo estis parto de la berna Voktejo Romainmôtier. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Orbe, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso. [3]