L'Invitée | |
---|---|
skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Simone de Beauvoir |
Lingvoj | |
Lingvo | franca lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1943 |
Loko de rakonto | Parizo |
La invititino (france L'Invitée) estis la unua romano de Simone de Beauvoir, publikita en 1943 en la eldonejo Gallimard. Ĝi estis inspirita de la historio de la amtriopo konstituita de Jean-Paul Sartre, Simone de Beauvoir kaj la ukrain-pola Olga Kosakiewicz.
Pierre kaj Françoise formis liberan paron, observita admire kaj ĵaluze de iliaj ĉirkaŭuloj. Ĉio okazas antaŭ kaj dum la komenco de la Dua Mondmilito. Françoise amikiĝis kun junulino kiu loĝas en Rouen, kaj klopodis konstrui sian estontecon: Xavière. La verkistino decidis akcepti ŝin en Parizon por helpi en ŝia gvidado. Tra sia propra libereckonduto, Xavière kondukis Françoise starigi demandojn pri sia ekzistado kaj sia rilato kun Pierre, pri la akcepto de sia libereco kaj de tiu de aliaj. La romano esploras multajn konceptojn de ekzistadismo kiaj libereco, angoro, kaj aliuleco.