Lajoskomárom (lajoŝkomArom) estas grandvilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en Distrikto Enying. Lajos estas hungare Ludoviko, komarom slave: moskitejo. En la loknomo Lajos devenas de la fondinto Lajos Batthyány.
Lajoskomárom situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo.
Ĝis la 18-a jarcento loko de Lajoskomárom estis arbaro. Familio Batthyány (batjAnji) komencis fondi setlejon ekde 1803. Alvenis germanoj kaj slovakoj. En 1879 oni faris lagon.
En Lajoskomárom naskiĝis luterana episkopo János Szemerei.