Lalheue | |
komunumo | |
Preĝejo
| |
Oficiala nomo: Lalheue | |
Regno | ![]() |
---|---|
Regiono | Burgonjo-Franĉkonteo |
Departemento | Saône-et-Loire |
Kantono | Sennecey-le-Grand |
Arondismento | Chalon-sur-Saône |
Interkomunumreto | entre Saône et Grosne |
Riveroj | Grosne, Grison, Noue |
Situo | Lalheue |
- koordinatoj | 46° 38′ 57″ N 04° 47′ 43″ O / 46.64917 °N, 4.79528 °O (mapo) |
Plej alta punkto | |
- alteco | 209 m s. m. |
Plej malalta punkto | |
- alteco | 181 m s. m. |
Areo | 6,87 km² (687 ha) |
Loĝantaro | 377 (2011) |
Denseco | 54,88 loĝ./km² |
Urbestro | Christian Cretin |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 71240 |
INSEE | 71252 |
![]() | |
Retpaĝo: www | |
Laŭloka nomo : Leurat |
Lalheue, prononcu [lɑhø], estas franca komunumo kiu situas en departemento Saône-et-Loire kaj en regiono Burgonjo.
La komunumo enhavas la vilaĝon Lalheue kaj la vilaĝeton Buisson-Roncin. Tri riveroj trafluas tra la komunumo : Grosne, Grison kaj Gouteuse (aŭ Noue). La arbaro etendiĝas sur 130 ha.
1856 | 1962 | 1968 | 1975 | 1982 | 1990 | 1999 | 2008 | 2009 | 2011 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
891 | 293 | 240 | 268 | 303 | 261 | 300 | 360 | 365 | 377 |
La vilaĝo apartenis al la kastelo de Bresse kaj poste al la abatejo de la Ferté, unu el la kvar rektaj filioj de la monaĥejo Cistercio. Ĝia rajto de komunumo datiĝas de 1479.
Okaze de la eŭropaj balotoj , Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 1 voĉdonon (0,79%) en 2009 kaj 1 voĉdonon (0,67%) en 2014.
Tie naskiĝis E. Bord 1858-1919, profesoro kaj esperantisto.
La blanka ponto estas malnova ponto sur la Grosne konstruita de 1784 ĝis 1790 verŝajne konceptita de Émiland Gauthey. La ruĝa ponto sur la rivereto Noue datiĝas de 1826.