Latva diasporo (latve trimda) estas formata de latvaj elmigrantoj, kiuj plejparte loĝas en Eŭropo, Nord-Ameriko kaj Aŭstralio. Plimulto de tiuj elmigrantoj forlasis Latvion dum la Dua mondmilito. Latvaj elmigrantoj estis ĉefe kontraŭuloj de Sovetunio kaj timis reokazon de stalinismaj reprezalioj, kaj kontraŭuloj aŭ sekvantoj de Nazia Germanio aŭ rifuĝintoj el la milito. Dum la sovetunia epoko, proksimume 150 000 latvoj loĝis ekster Latvio kaj Sovetunio [1].
Post la fino de la Dua mondmilito, en liberigita Okcidenta Germanio loĝis 120 000 latvoj, inter ili 82 000 estis en rifuĝkampoj kaj 23 000 - en militprizonoj. Ankaŭ 3000 latvoj estis en rifuĝkampoj en Aŭstrio kaj preskaŭ 2000 en Danio. En Svedio estis 6000 latvaj rifuĝintoj, kiuj transiris la Baltan maron per boatoj[1]
Post la kapitulacio de Germanio la Administrado de Unuiĝintaj Nacioj por helpo kaj renovigo, fondita en 1943 jaro, alprenis la zorgon pri rifuĝintoj. Laŭ la Jalta konferenco de la Aliancanoj, civitanoj de Sovetunio kaj Jugoslavio devis reveni al tiuj landoj sendepende al sia deziro[2]. Sovetunio alprenis saman sendevigon. La 11-a de februaro estis subskribitaj la sovetunie-usonana kaj sovetunie-britia interkonsentoj pri ambaŭflanka repatriiĝo de civitanoj de Sovetunio, Usono kaj Britio. Sed latvoj ne estis konsiderataj ke civitanoj de Sovetunio laŭ la opinio de okcidentaj aliancanoj[3].
Socia deveno de latvaj elmigrantoj en Germanio en 1946 jaro estis tiu: oficistoj, policistoj, inteligencio estis 82%, kamparanoj - 12%, laboristoj - 3%[4].