Lazare Hoche | |
Naskiĝo | 24-an de junio 1768 en Versajlo |
---|---|
Morto | 19-an de septembro 1797 (29-jaraĝa) en Veclaro |
Soldata kariero | |
Persona informo | |
Mortokialo | Tuberkulozo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | oficiro militisto milita komandisto |
Louis Lazare Hoche [lwi la.zaʁ ɔʃ] (naskiĝis la 24-an de junio 1768 en Versailles, mortis la 19-an de septembro 1797 en Veclaro) estis franca soldato kiu deĵoris dum la francaj revoluciaj militoj kaj ekstaris por fariĝi generalo de la Franca Revolucia Armeo. Li gajnis venkon super rojalistaj fortoj en Bretonio. Lia familia nomo estas unu el la nomoj gravuritaj sub la Triumfa Arko de Parizo, sur Kolumno 3. Richard Holmes diris ke li estis "rapidpensa, severa, kaj senkompata ... generalo de reala talento kies frua morto estis perdo por Francio."[1] Fama deklaro de generalo Hoche: "Facta, non verba" ("Faroj, ne vortoj")[2]
25-jaraĝa, li komandis la armeon de Mozelo danke al kiu li forpuŝis Aŭstrojn en Wœrth, liberigis Landau kaj Alzacon.