Laŭvica strategia videoludo (angle turn-based strategy aŭ TBS) estas ĝenro de strategia videoludo. Kiel indikas ĝia nomo, la ago okazas laŭvica kaj la ludanto do devas atendi sian vicon antaŭ ludi. Tio implicas, male al realtempa strategia videoludo, ke la ludomaniero akcentas malpli la agon kaj pli la decidofaradon. Tiuj ludoj ofte ankaŭ distingiĝas per la administrado de materialoj. La ludantoj efektive disponas limigitan kvanton de rimedoj, kio instigas ilin pripensi la plej efikan manieron utiligi ilin. Fine, la movadoj de la unuoj kutime estas limigitaj, kio emfazas la gravecon de ilia taŭga lokigo.
Laŭvicaj strategiaj videoludoj aperis fine de la 1970-aj jaroj per iniciato de Walter Bright, kiu disvolvis Empire en 1977. Ĝi estas konsiderata kiel la unua ludo de la ĝenro. Tamen necesis atendi la eldonon de Utopia, kreita de Don Daglow, en 1982, por vidi la unuan komercigitan ludon de la ĝenro. Ĝi sekve evoluis rapide, precipe kun la eldonoj de Artillery Duel, Reach for the Stars, M.U.L.E. kaj Nobunaga's Ambition en 1983, sekvitaj de la unuaj ludoj de Julian Gollop en 1984, kiuj establis la bazojn de pluraj subĝenroj de la laŭvica strategia videoludo.
Komence de la 1990-aj jaroj, la eldono de Civilization fare de Sid Meier vaste popularigis la ĝenron kaj stimulis la merkaton de laŭvicaj strategiaj videoludoj. Tiam aperis novaj longdaŭra licencoj, inkluzive de UFO: Enemy Unknown (kiu apartenas al la ĝenro de laŭvica taktika ludo) en 1993 kaj Heroes of Might and Magic en 1994. La ĝenro poste stabiliĝis dum pluraj jaroj antaŭ ol sperti lastan momenton de populareco en 2001 kun la eldono de Advance Wars por Game Boy Advance. Ekde tiam, la ĝenro spertis deklinon, ĉefe pro la disvolviĝo de realtempaj strategiaj ludoj kaj la emfazo de agada ludomaniero en la lastaj jaroj.