Le Canard enchaîné | ||
Dosiero:350px-Logo-Canard-Enchaine.png | ||
semajngazeto | ||
---|---|---|
Ĝenro | satira gazeto | |
Periodeco | semajngazeto | |
| ||
Lando | Francio | |
Urbo | Parizo | |
Publikigisto | Société anonyme (SA) Les Éditions Maréchal - Le Canard Enchaîné | |
Ĉefredaktisto | Claude Angeli & Érik Emptaz | |
Establodato | 1915 | |
Fondinto(j) | Maurice Maréchal (ĵurnalisto) • Jeanne Maréchal • Henri-Paul Deyvaux-Gassier vd | |
Lingvoj | ||
Eldonkvanto | 536 874 [1] | |
ISSN | 0008-5405 | |
| ||
Retejo | Le Canard enchaîné | |
"Le Canard enchaîné" (La Katenita Anaso) estas franca satira semajngazeto aperanta ĉiun merkredon. Fondita la 10-an de septembro 1915[2][3] [4] fare de Maurice Maréchal, Jeanne Maréchal kaj Henri-Paul Deyvaux-Gassier, ĝi estas unu el la plej malnovaj titoloj el la nuna franca gazetaro[5].
Laŭ la historiisto Laurent Martin, tiu gazeto reprezentas "alternativan formon de gazetaro, kiu havas ne multe da ekvivalentoj en Francio kaj en la mondo".[6].
Historio pri Le Canard enchaîné
Ĝia nomo referencas al la ĵurnalo L'Homme libre (La libera Homo), kiun eldonis Georges Clemenceau kaj en kiu li mallaŭdis kaj malkaŝe kritikis la tiutempan registaron. {fr} [7]. Tiu "Canard" de Clemenceau, homonimo kun "canard", t.e. gazeto en populara lingvaĵo, estis tamen cenzurita , kaj ĝi ricevis alian nomon : "L'Homme enchaîné" (la katenita Homo). Parodie, Maurice kaj Jeanne Maréchal decidis nomi sian gazeton Le Canard enchaîné.
Historia varianto de la titolo aperis de la 15-a de oktobro 1918 ĝis la 28-a de aprilo 1920 : Le Canard déchaîné (La malkatenita Anaso).
La subtitolo estis "Journal satirique paraissant le mercredi" (Satira ĵurnalo aperanta la merkredon[8]). Ĝia slogano : "La liberté de la presse ne s'use que quand on ne s'en sert pas." (La libereco de la gazetaro eluziĝas nur kiam oni ne uzas ĝin). Tio resumas sufiĉe bone la eldonlinion de tiu semajngazeto : "Le Canard" informas pri ĉiuj skandaloj publikaj, politikaj, ekonomiaj, justicaj, ktp, en Francio sed ankaŭ en aliaj landoj. Ĝian devizon eltrovis H.-P. Gassier en 1915 : "Ci havos miajn plumojn, ci ne havos mian haŭton".
La desegnon pri anaso, kiu aperas frontpaĝe en ĉiu numero apud la titolo de la gazeto, faris Henri Guilac.
La stabileco de la redakta kadro de la gazeto estas cetere unu el la karakterizoj de la gazeto.
Jam de 1971, la gazeto aplikas la Ĉarton de Munkeno[9].
Ofte sentebla en la paĝoj de la gazeto estas Kontraŭmilitarisma maldekstra sentemo. Iuj perceptas dekomencan tendencon maldekstre anarkiistan, sed iuj aliaj dekstran Anarkiisman [10].[11]. [12]. Ĝi malkaŝe deklaras bonfaman kontraŭklerikalismon. [13].
"Le Canard" aplaŭdis, kiam maldekstra koalicio akiris la regpovon en 1924 sub la nomo "Cartel des gauches"[14], Popola Fronto en 1936, Pierre Mendès France, François Mitterrand en 1981, sed kun malfido kaj singardemo. La maldekstraj partioj ĉiam malfidis je ĝi. Maurice Thorez, en centra komitato de la Franca Komunista Partio, skurĝis la blageman spiriton de Le Canard "'kiu kondukis al dubo pri ĉio “ ; ankaŭ Guy Mollet, en la Franca Sekcio de la Laborista Internacio, mallaŭdis ĝin.
"Le Canard enchaîné" estas de ĉiam klare sendependa. Eĉ se ĝi konservas maldekstreman sentemon, ĝi ne hezitas kondamni ĉiujn politikajn devojiĝojn, kia ajn estas la politika tendenco de kie ili okazas. Vigle ema al konservo de sia eldona sendependeco, la gazeto rifuzas reklamistojn. Ĝi restas unu el la lastaj esplorgazetoj en Francio. Ĉar ĝi ne referencas al la informagentejo Agence France-Presse (AFP), kontraŭe al plejparto el la gazetoj "Le Canard" estas konata por flari la sensaciajn novaĵojn, kaj malvuali skandalojn. Pro tio ĝin legas kaj timas politike plej diverstendencaj homoj. Ĝi estas same senkompata pri malvenko de dekstra aŭ maldekstra partio, kaj eĉ pli se temas pri ekstremista. André Escaro, desegnisto de la gazeto, esprimis jene ties opinion "la nuna tendenco de "Le Canard" estas objektiveco. Nek dekstro, nek maldekstro"[15].
Sen reklamaj enspezoj, Le Canard pluvivas nur per sia vendado kaj tamen montriĝas finance tre bonstata. Ĝi rifuzas en siaj paĝoj ian ajn eĉ minimuman reklamon[16], tio kio faras el ĝi unu malofta kazo en la profesia papera gazetaro en Francio[17][18].
Ĝiaj statutoj de "Société anonyme" (Anonima societo), la eldonejo Marechal, ŝirmas ĝin kontraŭ ĉia ekstera estriĝo (tio de kiam la entreprengrupo Hachette provis estri la gazeton, en 1953) ĉar akciuloj estas nur tiuj, kiuj laboras en Le Canard kaj ankaŭ ties fondintoj. La titoloj de la gazeto estas ne transdoneblaj kaj senvaloraj.
Ĝia bona financa stato ebligis al ĝi transiri al la fotokompostado en 1982, kaj al la perkomputila eldonado en 1996. La profitoj estas enmetitaj en rezervo por certigi la financan sendependecon (tiuj rezervoj estas trioble pli grandaj ol la jara enspezo per vendado.
Ĝiaj salajruloj estas inter la plej bone pagataj el la tuta franca gazetaro[19]. Kompense, la redaktoroj povas nek spekuli en borso, nek porokaze praktiki ĵurnalismon ekster la gazeto, nek akcepti donacon (precipe oficialajn francajn civilajn kaj militistajn ordenojn). La financaj kontoj estas ĉiujare publikigitaj en la lasta numero de aŭgusto.
La semajngazeto estas presita la mardon komence de la posttagmezo. Tiel ĝi maltrafis :
La gazeto estas ofte severa, foje kruela, inkluzive por siaj amikoj, tamen ne venĝema. Tiel la kapitano Nusillard, estro de la cenzuro de 1916 ĝis 1918, fariĝis poste unu el la plej fidelaj abonantoj de la ĵurnalo ĝis sia morto, en sia 95-a jaraĝo, en 1955.
Jean Egen, en Messieurs du Canard, kaj poste Vincent Nouzille, en artikolo de "Le Nouvel Économiste", en 1993, distingos "du klanojn da ĵurnalistoj historie kontraŭaj, la Dionizo-anojn aŭ vintrinkantojn (tradicio de vino "Juliénas" (Julienas est unu el la diversaj boĵolezaj vinoj, inter la plej famaj en Francio). [20]), reĝoj de la satiro, kaj la apolonanojn aŭ la akvotrinkantojn, ĉevaliroj de la informado ». Yvan Audouard diros aferojn simple por uzi la vortotrezoron de la profesio apartigante "kronikisartojn" kaj ĵurnalistojn de informado[21].
La anasa marĉo — Rubriko aperinta ekde 1916, poste regule eldonita ekde 1918, ĝi situas en paĝo 2 kaj 3.
En paĝo 2 aperas mallongaj faktoj en rilato kun kelkaj agadoj aŭ paroloj (malprudentaj aŭ maldiskretaj) kaŝite registritaj kaj malofte diskonigitaj fare de la gazetaro, ĉu maldekstra, ĉu dekstra (en la sama spirito aperas, sampaĝe, la « Minimares »). Tiu paĝo 2 de la gazeto estas probable la plej legata de la ordinara leganto, sed ankaŭ de la famuloj, kiuj scias ke tio kio aperas tie ne estas uzebla por pliriĉigi ilian gazetaran dosieron. Male.
En paĝo 3 aperas artikoloj pli riĉenhavaj pri politikaj internaj aktualaĵoj kaj ankaŭ, ĝenerale, artikolo (ofte redaktita de Claude Angeli) pritraktanta eksterajn problemojn.
Marĉetoj — Mallongaj novaĵoj eltiritaj el gazetoj aliaj ol "Le Canard"raportantaj pri paroloj de tiu aŭ alia famulo kun sarkasma komento.
Frap' sur la bekon ! — Malkonfirmoj, agnosko pri eraroj enŝoviĝintaj en antaŭaj numeroj de la gazeto.
La honora juglando — Ĝi estas iaspeca "distingo" aŭ "rekompenco", kiun la gazeto atribuas pli malpli ĉiusemajne. Ĝi estas facile rimarkebla en unua paĝo aŭ en la oka (ĉefa aŭ lasta) pro ĝia griza kadro. Tiu rubriko publike mallaŭdas parolojn de famulo, kiu distingiĝis pro senspriteco stulteco, malveraĵo, ktp.
La unua "juglando" datumas de la 14-a de januaro 1921. Ĝi estis atribuita al Louis Latzarus, ĉefredaktoro de "Le Figaro".[22].
La muro de stulteco[23] Tiu rubriko iom similas al "La honora juglando", sed je pli alta grado de primoko. Temas pri vera stultaĵo, kiun diris aŭ skribis famulo.
La briliga broso — Tiu rubriko, ne sistema, primokas personojn, kiuj esprimiĝis flataĉeme favore al tiu aŭ alia eminentulo.
La insolentuloj de la semajno — Inaŭgurita la 25-an de julio 2007, tiu rubriko enskribiĝas en aparta situacio en la monatoj, kiuj sekvis la elekton de Nicolas Sarkozy al prezidenteco de la Respubliko (majo 2007). "Le Canard enchaîné" tiam decidis listigi kritikojn kontraŭ la politiko, kiun kondukis tiu lasta sed fontantaj el informorganoj, kie la editora linio estas tre favora al li. Fakte, tiuj "malrespektemuloj" ne estas tiaj, kaj tiu hiperbola retoriko ebligas al la gazeto publike montri suspektindan komplezemon, aŭ almenaŭ mankon de kritika spirito en tiuj informiloj.
Tiu rubriko daŭris nur kelkajn monatojn kaj estis forigita (ĉu provizore ?...).
Disputo — Temas pri vitriola portreto de famulo lokita unuarange en aktualaĵoj, sed ne devige por unuaranga personeco. Tiu rubriko volonte trafas ne nur tiun aŭ alian ŝtatestron aŭ ministron, sed ankaŭ famulojn ne malpli influaj kvankam ili vivas kaŝite, iel en la ombro.
Tiu rubriko temas pri la aŭdvida mondo. Ĝia nomo estas iom analoga al tiu de la TV-kanalo "Canal +".
Rakonto pri peripetioj, aventur(et)oj, okazintaj al legantoj. Prizorgas tiun rubrikon Isabelle Barré kaj Jean-Yves Viollier. La nomo de tiu rubriko estas onomatopeo de la krio de anaso "kŭak !".
Kroniko pri justico fare de Dominique Simonnot. Sen emfazo, li abunde citas la protagonistojn de procesoj kaj liveras abruptan raporton, eĉ krudan, pri ĉiutagaĵoj el deliktpunaj aŭ asizaj tribunaloj. La nomo de la rubriko denove uzas vortludon : "Coup de barre" = laceco; la nomon "barre" povas havi aliajn signifojn, i.a. balustrado de tribunalo aŭ juĝeja barilo.
Kroniko pri Alimondismo de Jean-Luc Porquet. La nomo "Plouf !" estas onomatopeo de bruo, kiun okazigas objekto falanta en likvaĵo : "pluf'".
Artikoloj pritraktantaj nutraĵojn ĝenerale, kaj aparte la agro-nutran industrion kaj komercon. La nomo de la rubriko estas vortludo inter "Conflit" kaj "Confit", t.e. respektive konflikto kaj graskonservaĵo (ekzemple, de anaso : "confit de canard").
Tio estas mallonga kroniko de kontraŭknaloj. Traduko de la titolo : Sur la albumo de la grafino.
Temas pri tri ĝemelaj rubrikoj, kiuj ebligas kolekti erarperlojn kaj preserarojn el la cetera gazetaro kun aldono de originala komento. Povas okazi ke "Le Canard" mem aperas en tiu rubriko. Traduko de la titoloj : "Tra la furioza gazetaro", "Strato de la erarperletoj", "Kiel indikas ĝia nomo".
Rakontoj de la Katenita Anaso — Jam de sia unua numero, en 1915,"Le Canard enchaîné" publikigis rakontojn de verkistoj kiel Jean Cocteau aŭ Tristan Bernard aŭ de ĵurnalistoj kiel Victor Snell. Ŝajnas ke la gazeto forlasis tiujn rakontojn.
Vidu {fr} : Contes du Canard enchaîné.
Temas pri rubriko pri militoj en kiuj partoprenis Francio, verkitaj far soldatoj dum la dua Mondmilito (André Guérin) kaj la milito de Alĝerio (Jean Clémentin). "Bidasse" (bidas) estas populara nomo de simpla rekrutita soldato; ĝi estas malpli uzata nun pro tio, ke la franca armeo konsistas nur el volontuloj, profesiuloj.
La intervjuoj (preskaŭ) imagaj de "Le Canard" — Temas pri malofte aperantaj artikoloj, kiuj transskribas realan intervjuon de famulo (ekzemple Fratino Emmanuelle). Tiu intervjuo, realigita far ĵurnalistoj de la gazeto, miksas verajn parolojn de iu famulo (eligitaj el ilia kunteksto) kun imagaj paroloj.
La Korto — Tiu kritika rubriko pri la povo de prezidento de Gaulle aperis sub la plumo de Roger Fressoz kun desegnoj de Roland Moisan. Ĝi aperis ekde 1960 kaj, post la foriro de Charles de Gaulle, en 1969, ĝi ricevis la nomon « La Régence » (La Regenteco). Hodiaŭ malaperinta, tiu kroniko estis unu el la plej famaj de la gazeto
La Kino — Tiu rubriko kunigas kelkaj mallongajn recenzojn pri filmoj. En ĝi aperas subtitoloj « Les films qu'on peut voir cette semaine » (La filmoj, kiujn oni povas spekti ĉi semajne), « Les films qu'on peut voir à la rigueur » (la filmoj, kiujn oni povas ne nepre spekti) kaj « Les films qu'on peut ne pas voir » (La filmoj, kiujn oni povas ne spekti). Okazas ke "Le Canard enchaîné" atentigas pri pli malnova filmo, tamen denove videbla : la intertitolo estas tiukaze « Les films qu'on peut voir ou revoir » (La filmoj, kiujn oni povas spekti aŭ ree spekti).
Temas pri konkurso nur okaze aperanta. En ĝi aperas fotoj de lokaj elektitoj kiuj montras sin per multaj fotoj en magazinoj de lokaj kolektivoj. "Ma binette partout" signifas "Mia vizaĝo ĉie".
La ĵurnalo de Carla B. — Tiu ĉi rubriko estas dediĉita al la edzino de la prezidento de la franca respubliko Nicolas Sarkozy. La gazeto raportas fiktivajn kaj humurajn parolojn de Carla Bruni-Sarkozy ĉiun tagon de la semajno (de la merkredo ĝis la mardo). La humuro fontas el la diferenco inter persono senzorga kaj "bobo" (BOurgeois-BOhème / burĝa - bohemia) apud membroj de la registaro. La rubriko ekaperis ne multe post la edziĝo de la prezidento kun manekeno kaj pludaŭros ĝis la fino de la mandato de Nicolas Sarkozy. Ĝi aperas en la ĉefpaĝo de ĉiu numero en rozkolora kadro. Ĝi sekvas alian kronikon, kiu estis antaŭe dediĉita al Xavière Tiberi (edzino de la urbestro de la 5-a arondismento de Parizo) en kiu estis primokata ŝia misuzo de la franca lingvo, kiu klare aperis en ŝia raporto pri la Francparolantaro; kaj tion severe kritikis la Korto de la Kontoj, des pli ke ŝi fakturis egkoste siajn servojn.
"Le Canard enchaîné" elektas titolojn, logike, laŭ elstara aktuala fakto, nacia aŭ internacia. Ĝiaj ĉeftitoloj enhavas ĉiam vortludojn. Ekzemple :
Provoj de diversigo estis maloftaj. Temas pri apartaj publikaĵoj sub formo de libroj : almanako "Almanach du Canard enchaîné", vortaroj "'Dico Canard" aŭ "Dictionnaire Canard" (1957-1972), dosieroj "Les Dossiers du Canard enchaîné" ekde 1981.
La gazeto ja havas oficialan retejon, sed ĝi ne emas transiri parte aŭ entute al Interreto. Pro tio ĝi dediĉas nur unu ĉefpaĝon kun ligilo kondukanta al la ĉefpaĝo de la kuranta numero. Tamen, ankaŭ alireblaj estas la ĉefpaĝo de ĉiuj numeroj aperintaj ekde la 27-a de oktobro 2004 ĝis la 18-a de novembro 2009 kaj postaj, t.e. 4383 ĝis 4647. Ili estas videblaj per simpla modifo de la numero en la reteja adreso http://www.lecanardenchaine.fr/une4683.html Arkivigite je 2010-07-30 per la retarkivo Wayback Machine
Ne ofte la satira gazeto aludis pri Esperanto; ĝi ja estas sendependa kaj fakte esprimiĝis nek por nek kontraŭ. Tamen, interesa desegno aperis en malnova, tre verŝajne en la periodo, kiam okazis la Universala Kongreso de Esperanto en Marsejlo(kontrolo necesa), en 1957. La desegno, de Jean Lap, unu el la plej lertaj karikaturistoj de la gazeto, estas videbla ĉe http://www.esperanto-sat.info/article288.html Arkivigite je 2009-01-06 per la retarkivo Wayback Machine . Ĝi montras tri riĉegajn uzinestrojn. Sub ĝi aperas la frazo "Pas besoin d'espéranto pour se comprendre !" : Ne necesas Esperanto por interkompreniĝi !
Tiu ĉi artikolo fontas esence el la franclingva versio de Vikipédia.