Les Luthiers | |
---|---|
Les Luthiers gajnante premiojn dum 2006
| |
Bazaj informoj | |
Deveno | Bonaero, Argentino |
Ĝenroj | humur-muziko |
Aktivaj jaroj | 1967 - Nuntempo |
Retejo | http://lesluthiers.com |
Membroj | |
Carlos López Puccio | |
Antaŭaj membroj | |
Carlos Núñez Cortés (1969-2017) | |
Les Luthiers ( Prononcita:[Le Lutje]) estas argentina humurmuzikgrupo, tre fama en la hispanparolantaj landoj. La grupo uzas la muzikon kiel fundamentan elementon por siaj prezentadoj, ofte aldonante neformalajn muzikinstrumentojn kreitajn de ili ŝerce per vivkutimaj materialoj. Tial ili tiel nomiĝas, ĉar sia nomo 'Les Luthiers' signifas la muzikinstrument-kreistojn en la franca lingvo.
Krome, la grupo famiĝis danke al inteligenta humuro dum la skeĉoj, plie aldonante diversajn lingvojn al siaj verkoj, ekzemple italan (Voglio entrare per la finestra), germanan (Ich liebe dich meine Frieda, la tanda), portugalan (La bossa nostra), francan (Les nuits de Paris, el regreso del indio (Chanson indienne)), kaj tiel plu.
Les Luthiers inde ricevis grandnombrajn premiojn dum sia longa kariero, inter ili, la Latin Grammy Award pri muzika perfekteco (Usono, 2011), Premion Princo de Asturio pri komunikado kaj homareco. Krome deklaris oni ilin distingitaj civitanoj el Bonaero, Argentino, kaj distingitaj vizitantoj ĉe diversaj hispanparolant-urboj. Dum 2012 la Regno Hispanio privilegie koncesiis al ili hispanan civitanecon per letero de naturo, speciala koncesio por meritindaj homoj.