Les deux anglaises et le Continent | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Les Deux Anglaises et le Continent |
Originala lingvo | franca lingvo • angla lingvo |
Kina aperdato | 18 nov. 1971 |
Ĝenro | drama filmo, amafera filmo |
Kameraado | Néstor Almendros |
Reĝisoro(j) | François Truffaut |
Produktisto(j) | Marcel Berbert |
Scenaro | François Truffaut • Jean Gruault • Henri-Pierre Roché |
Filmita en | Nico • Jura • Parizo |
Loko de rakonto | Parizo |
Muziko de | Georges Delerue |
Rolantoj | Jean-Pierre Léaud • Kika Markham • Stacey Tendeter • Irène Tunc • Georges Delerue • David Markham • Guillaume Schiffman • François Truffaut • Éva Truffaut • Philippe Léotard |
Produktinta firmao | CineTel Films |
IMDb | |
Les deux anglaises et le Continent (La du anglinoj kaj la Kontinento)[1] estas franca amafera drama filmo de 1972 reĝisorita de François Truffaut, en kiu stelulis Jean-Pierre Léaud kiel Claude, Kika Markham kiel Anne, kaj Stacey Tendeter kiel Muriel. La filmo estis bazita sur preskaŭ samnoma romano de Henri-Pierre Roché de 1956.
Komence de la 20-a jarcento, Claude (Jean-Pierre Léaud), juna kaj klera franco ekkonas la anglajn filinojn de amikino de sia patrino. Anne korespondas kun li kaj invitas lin pasigi feritempon familie, en [[[Kimrio]]. Tiu ĉi konigas al li sian fratinon Muriel, kaj klinigas Claude enamiĝi je ŝia fratino. La du anglinoj, puritanaj, iĝas surprizitaj kaj ĉarmitaj de tiu juna liberema franco, kiun ili nomas «la Kontinento». Sed la planita geedziĝo ne okazos inter Muriel kaj Claude: iliaj du patrinoj kredas, ke ili estas tro junaj por amo, decidas apartigon de unu jaro por pruvi siajn sentojn. Claude foriras al Parizo kun la intenco maldiboĉi, sed fakte li pluigas sian libereman vivon.
Dume, Ann, la pli aĝa de la du fratinoj, liberiĝas kaj foriras al Parizo kiel skulptistino. Tiam ŝi amaferas kun Claude, kiu inicas ŝin al sensemo. Iom kulposenta kiel perfidisto de sia fratino (Muriel estas enamiĝinta de Claude) kaj ankaŭ ŝi mem enamiĝinta de Claude, Ann iom post iom iĝas ina versio de Claude en la etodo de Parizo de artistoj kaj liberecanoj de komenco de la 20-a jarcento. Fakte, ŝi havos alian amanton (Diurka, slavo ludita de Philippe Léotard), kion Claude nevolonte akceptos, spite al liaj liberalaj tendencoj pri amaferoj.[2]