Les enfants du siècle | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Les Enfants du siècle |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 1999 |
Ĝenro | amafera filmo, drama filmo |
Kameraado | Vilko Filač |
Reĝisoro(j) | Diane Kurys |
Produktisto(j) | Alain Sarde |
Scenaro | Diane Kurys • Murray Head • François-Olivier Rousseau |
Filmita en | Venecio |
Loko de rakonto | Venecio |
Muziko de | Luis Bacalov |
Rolantoj | Juliette Binoche • Benoît Magimel • Stefano Dionisi • Karin Viard • Isabelle Carré • Ludivine Sagnier • Arnaud Giovaninetti • Denis Podalydès • Jean-Claude de Goros • Marie-France Mignal • Mathias Mégard • Michel Robin • Patrick Chesnais • Robert Plagnol • Robin Renucci • Victoire Thivisol • Thierry de Peretti • Philippe Morier-Genoud • Alika Del Sol • Olivier Claverie |
IMDb | |
Les enfants du siècle (La filoj de la jarcento) estas franca biografia drama filmo de 1999 kunverkita kaj reĝisorita de Diane Kurys. Ĝi estas bazita sur la tumulta amafero inter du francaj literaturaj ikonoj de la 19-a jarcento, nome romanisto George Sand (Juliette Binoche) kaj poeto Alfred de Musset (Benoît Magimel).
La historio startas kiam George Sand lasas sian geedzecan hejmon kaj alvenas en Parizon kun siaj du filoj. Dume, la juna poeto kaj dandy Alfred de Musset estas okupita farante al si nomon kiel kaj virinemulo kaj talentohava poeto kaj kritikisto. Sand kaj Musset por la unua fojo renkontiĝis je literatura vespermanĝo kaj tuj rekonis sin unu la alian kiel literaturemuloj. Dekomence ilia rilato restas platona, sed tuj la paro eniras en tumultan aferon kiu kondukas ilin al Venecio kaj al la kreado de iliaj plej fajnaj verkoj de literaturo.