Les innocents aux mains sales | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Les Innocents aux mains sales |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 26 mar. 1975, 23 maj. 1975, 21 aŭg. 1975, 5 jan. 1976, 22 jan. 1976, 28 jan. 1976, 30 jan. 1976, 9 feb. 1976, 23 feb. 1976, 10 mar. 1976, 30 apr. 1976, 24 jun. 1976, 3 nov. 1976, 30 dec. 1977 |
Ĝenro | drama filmo, krimfilmo, filmo bazita sur romano |
Kameraado | Jean Rabier |
Reĝisoro(j) | Claude Chabrol |
Produktisto(j) | André Génovès |
Scenaro | Claude Chabrol |
Filmita en | Saint-Tropez |
Loko de rakonto | Saint-Tropez |
Muziko de | Pierre Jansen |
Rolantoj | Romy Schneider • Rod Steiger • François Maistre • Hans Christian Blech • Jean Rochefort • Serge Bento • Dominique Zardi • François Perrot • Gilbert Servien • Henri Attal • Jean Cherlian • Pierre Santini • Paolo Giusti • René Havard |
IMDb | |
Les innocents aux mains sales (La senkulpuloj de malpuraj manoj) estas psikologia trilera filmo de 1975 verkita kaj reĝisorita de Claude Chabrol el la romano The Damned Innocents de Richard Neely. Stelulas en ĝi Romy Schneider kaj Rod Steiger.
Louis, riĉulo, kiu loĝas trankvile en Saint-Tropez kun sia bela juna edzino Julie, havas korajn kaj alkoholproblemojn. Ili dormas en apartaj ĉambroj kaj, kiam ŝi renkontas Jeff, verkiston, ŝi komencas amaferon kun li. Ambaŭ decidas ke ŝi batos la dormantan Louis'on senkonscia kaj ke Jeff, post forĵetado de la korpo el boato, foriros al Italio. Por ŝia teruro, Jeff malaperas kaj, kun li, la tuta mono de Louis: ŝi estas forlasita sen edzo, amanto, aŭ aktivaĵoj kaj sub policgvatado kiel suspektato.
Tiam Louis reaperas, ŝajne taŭga kaj sen alkoholo: li diras ke li batis Jeff senkonscie kaj prenis lin al la boato kie, post eltiro de skribkonfeso, li mortigis lin. Asertante ke li nun volas esti bona edzo al Julie, ili amoras por la unua fojo en jaroj kaj pardonas unu la alian. Tiam Jeff reaperas, kun pafilo, dirante ke sur la boato Louis ne povis sukcesi mortigi lin. Li nun deziras Julie kaj la monon, sed Julie rifuzas kaj Louis havas mortigan koratakon. Ĉar Jeff komencas seksperforti Julie, polico ekaperas kaj arestas lin.