Lewis Howard Latimer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de septembro 1848 en Chelsea, Masaĉusetso, Usono |
Morto | 11-an de decembro 1928 (80-jaraĝa) en Flushing, Nov-Jorkio, Usono |
Tombo | Oak Grove Cemetery (en) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Familio | |
Patro | George Latimer (en) |
Okupo | |
Okupo | inventisto inĝeniero |
Lewis Howard Latimer (naskiĝis la 4-an de septembro 1848, mortis la 11-an de decembro 1928) estis usona inventisto kaj porpatenta desegnisto por la ampolo kaj la telefono.[1][2]
Lewis Howard Latimer naskiĝis en familio de sklavoj nome Rebecca Latimer kaj George Latimer.[3] George Latimer estis sklavo de James B. Gray de Virginio. George Latimer fuĝis al libero en Bostono (Masaĉuseco), en oktobro 1842, kun sia edzino Rebecca, kiu estis sklavo de alia posedanto. Kiam Gray, la posedanto de George, aperis en Bostono por rekuperi ilin reen al Virginio, okazis epizodo de la movado por abolo de sklaveco, kun partopreno de gravaj abolistoj kiel William Lloyd Garrison. Oni kolektis financon por pagi al Gray 400 dolarojn por la libero de George Latimer.[3]
Lewis Latimer aliĝis al la Edison Electric Light Company en 1884. Latimer estis ricevinta patenton en januaro 1881 por la "Procezo de Karbonfabrikado", nome plibonigita metodo por la produktado de karbonfilamentoj por malpezaj ampoloj. Latimer laboris kiel inĝeniero, dezajnisto kaj eksperta atestanto en patenta plendado pri elektraj lampoj.[4]