Limey-Remenauville | ||
komunumo | ||
Preĝejo Naskiĝo de la Dipatrino en Limey
| ||
|
||
komunumo en Francio | ||
---|---|---|
Oficiala nomo: Limey-Remenauville | ||
Regno | Francio | |
Regiono | Loreno | |
Departemento | Meurthe-et-Moselle | |
Kantono | Thiaucourt-Regniéville | |
Arondismento | Toul | |
Komunumaro | Chardon lorrain | |
Situo | Limey-Remenauville | |
- koordinatoj | 48° 53′ 13″ N 05° 53′ 45″ O / 48.88694 °N, 5.89583 °O (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 340 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 235 m s. m. | |
Areo | 18,33 km² (1 833 ha) | |
Loĝantaro | 219 (2011) | |
Denseco | 11,95 loĝ./km² | |
Urbestro | René Lorrain | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 54470 | |
INSEE | 54316 | |
Vikimedia Komunejo: Limey-Remenauville | ||
Retpaĝo: Limey en Communes des 3 vallées | ||
Laŭloka nomo : Liméen | ||
Limey-Remenauville estas franca komunumo en la departemento Meurthe-et-Moselle kiu troviĝas en la regiono Loreno.
Limey-Remenauville situas en plataĵo de Haye. Thiaucourt troviĝas je 12 km-oj kaj Pont-à-Mousson troviĝas je 14 km-oj.
Limey-Remenauville enhavas la vilaĝon Limey kaj du bienoj (Sainte Barbe kaj Ansoncourt) en la forminta komunumo de Réménauville.
Oni kultivas tie tritikon, hordeon kaj kolzon.
El Halstatt oni trovis bronzan brakringon.
La unua mencio pri Ansoncourt okazis en la jaro 815 sub la nomo "in fine Adsosoloniaga en ĉarto de Ludoviko la Pia, ĝi aperis en ĉarto de la episkopo de Meso en 903 sub la nomo "in Adsoloni manso. Ĝi alpartenis al la abatejo de Gorzo. Poste ĝi aperis en la jaro 947 en la formo "Ansani Curtis" kaj en ĉirkaŭ 1138 en la formo "Anssoncurte" epoko, kie ĝi apartenis al la abatejo de Saint-Benoît-en-Woëvre. La unua mencio pri Limey okazis en 973 en formo "Limer". La unua mencio de Remenauville datiĝas nur de 1402.
Dum tridekjara milito estis plimulto de la vilaĝo detruita.
Dum la unua mondmilito la fronto estis tie. Limey estas franca kaj Reménauville germana.
La preĝejeto de Remennauville datiĝas de 1929.
Limey-Remenauville datiĝis de 1942. Antaŭ estis du komunumoj Limey kaj Réménauville.
Blanka ŝtona bulo kun stelo inter Remenauville kaj Limey estas memoraĵo de la atako de la 2-a usona infanteria divizio la 12-an de septembro 1918.
Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 2 voĉdonojn (2,53 %) en 2014.