Lingua Libre | |
---|---|
retaplikaĵo • Wikidata front end • vikio • prononca datenbanko • Projektoj | |
Priskribo | Ĉefpaĝo de Lingua Libre, Decembro 2020 |
Retadreso | lingualibre |
Lingvo(j) | multaj |
Posedanto | Wikimédia France |
Registriĝo | libervola |
Fondiĝo | novembro 2015 |
Stato | aktiva |
Lingua Libre estas la projekto de asocio "Wikimédia France", kiu celas konstrui kunlaboran multlingvan plurmedian lingvan korpuson sub libera permesilo.
Lingua Libre eblas registri vortojn, esprimojn kaj frazojn en ĉiuj lingvoj, voĉe aŭ geste. La vortoj estas prezentitaj al registrulo kiel listo, ĵus aŭ longtempe kreita. La registrulo prononcas la prezentatan vorton, kaj la sekvanta vorto estas prezentita kiam ĝi trovas silenton. Post la registrado, la registraĵoj estas alŝutataj al Vikimedia Komunejo.