Lipová-lázně | |||
germane Bad Lindewiese | |||
municipo | |||
Lipová-lázně - ĉefŝoseo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Lipová-lázně | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Olomouc | ||
Distrikto | Distrikto Jeseník | ||
Administra municipo | Jeseník | ||
Historiaj regionoj | Ĉeĥa Silezio, Sudetio | ||
Montaro | Riĥleba montaro | ||
Transporto | Fervojlinio 295 | ||
Konata loko | Banloko Dolní Lipová | ||
Kavernoj | Kaverno Na Pomezí | ||
Rivero | Staříč | ||
Situo | Lipová-lázně | ||
- alteco | 498 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 13′ 42″ N 17° 08′ 28″ O / 50.22833 °N, 17.14111 °O (mapo) | ||
Areo | 44,37 km² (4 437 ha) | ||
Loĝantaro | 2 085 (2024) | ||
Denseco | 46,99 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1290 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 790 61 ĝis 790 63 | ||
NUTS 3 | CZ071 | ||
NUTS 4 | CZ0711 | ||
NUTS 5 | CZ0711 540030 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 3 | ||
Bazaj setlejunuoj | 3 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Lipová-lázně | |||
Retpaĝo: www.lipova-lazne.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Lipová-lázně (en traduko Lipová-banloko) estas montara vilaĝo en Ĉeĥio situanta sur limoj inter montaroj Riĥleba montaro kaj Hrubý Jeseník. Administre la vilaĝo estas almembrigita sub Regiono Olomouc, distrikto Jeseník, historie ĝi apartenas en la teritorion de Silezio, dum kio okcidenta limo de la katastro kreas limon inter Moravio kaj Ĉeĥa Silezio. Okcidente en punkto nomata Smrk-hraničník la vilaĝo tuŝas la ŝtatlimon kun Pollando. Vivas ĉi tie 2 085 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Skorošice, Bělá pod Pradědem, Vápenná, Česká Ves, Ostružná kaj Jeseník.
La vilaĝo konsistas el du katastraj teritorioj de iamaj memstaraj vilaĝoj Dolní Lipová kaj Horní Lipová. Pli antaŭe ol okazis kunigo de ambaŭ vilaĝoj, apartenis sub Horní Lipová ankaŭ montara vilaĝo Ramzová. Al Dolní Lipová apartenas ankoraŭ vilaĝo Bobrovník. Pro sia situo ĝi estas ideala loko por la tutjara refreŝigado. Interesaĵo estas, ke sur la limo de la katastro kun najbara vilaĝo Ostružná kondukas eŭropa disfluejo kreanta limon inter marregionoj de Nigra maro (riverregiono de Danubo) kaj Balta maro (riverregiono de Odro). La tuta Lipová do falas en la riverregionon de Odro. La tuta teritorio de la vilaĝo estas montarriĉa kaj ĝi estas karakteriza per larĝaj montodorsoj kun abruptaj deklivoj kaj profundaj valoj. La montartereno estas tre riĉa je diversaj pli malgrandaj kaj pli grandaj rokformacioj. Kiel evidentas el la nomo, ankaŭ tiu ĉi vilaĝo proponas banlokajn servojn en banlokoj fondita de Johann Schroth en la jaro 1829 en parto Dolní Lipová. Temas pri klimata banloko kun tutjara trafiko, kiu specialiĝas por kuracado de kronikaj neinfektaj haŭtmalsanoj, malsaniĝo de glandoj kun la interna sekreciado kaj metabolismaj difektoj. Kuracado de obezeco, nuntempe realigata laŭ la plej novaj ekkonoj de moderna medicino, restis tradicia indikaĵo de la banloko.
La unua mencio pri vilaĝo Dolní Lipová estas el la jaro 1290. Ĉi tie la vilaĝo estas indikata sub nomo Lynda kaj tiu ĉi nomo estis verŝajne derivita de vorto "lípa" (tilio), kiu ĉi tie abunde troviĝis. La dua skribinformo devenas nur el la jaro 1372, kie ĝi estas indikata kiel Lynda prope Freyenwalde. Plua mencio pri Dolní Lipová estas ela la jaro 1420 kaj poste dum preskaŭ 150 jaroj Lipová ne estas en fontoj indikata. Ekde la jaro 1547, vroclava episkopujo transprenis jeseníkan sinjorujon, oni komencis kun minado de ligno. Tio alkondukis novajn loĝantojn kaj la vilaĝo tiel disvastiĝis. Pli poste la vilaĝon ne trafis nek tiel tridekjara milito kiel procesoj kun onidiraj sorĉistinoj, inscenigataj en la jaro 1622 - 1684. En duono de la 17-a jarcento Dolní Lipová fariĝis post la proksima Česká Ves la dua plej granda en regiono de Jeseník. La 10-an de majo 1787 estis metita fundamenta ŝtono de nova preĝejo, kiun antaŭis malgranda kapelo menciita jam en la jaro 1625. En la 18-a kaj precipe en la 19-a jarcento Dolní Lipová estis konata pro siaj lignoskulptistoj. La 1-an de septembro 1779 vizitis la vilaĝon imperiestro Jozefo la 2-a, iam li estis revenanta el inspekta vojaĝo de limregionaj regionoj de tiama aŭstria parto de Silezio. En 1837 estis komencita kuracado en la loka banloko fondita de naturkuracanto Johann Schroth. La 1-an de septembro 1947 estis en Dolní Lipová establita metilernejo.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 3 594 |
1880 | 3 864 |
1890 | 4 131 |
1900 | 4 326 |
1910 | 4 559 |
1921 | 4 203 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 4 844 |
1950 | 2 569 |
1961 | 2 706 |
1970 | 2 389 |
1980 | 2 408 |
1991 | 2 497 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 2 542 |
2014 | 2 338 |
2016 | 2 237 |
2017 | 2 219 |
2018 | 2 187 |
2019 | 2 173 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 2 118 |
2021 | 1 968 |
2022 | 2 067 |
2023 | 2 112 |
2024 | 2 085 |
La vilaĝo proponas neelĉerpeblan kvanton de loĝigaj objektoj de aŭtokampadejo, tra kabanoj kaj privataj loĝejoj ĝis hoteloj. La refreŝigadon agrabligos kvanto da restoracioj. En la vilaĝo estas skihaŭliloj kun artefarita neĝigado kaj vespera lumigo, reguligitaj kurvojoj kaj por somera periodo poste idealaj turismaj kaj ciklovojoj.
Signifaj memorindaĵoj estas Monumento por viktimoj de Frývaldova striko, Gastigejo Na rychtě (malfrue baroka konstruaĵo), Tombo de Rudolf Hauke kun monumento. Pluaj signifaj objektoj estas Preĝejo de sankta Venceslao, Tombo de Johann Schroth, la ŝtonemblemo en Horní Lipová kaj la komplekso de banlokaj konstruaĵoj konstruitaj en la 19-a jarcento. Sub la katastron de la vilaĝo apartenas ankaŭ naturrezervejoj kaj nacia natura memorigaĵo Kaverno Na Pomezí.
|