Lipót Dukes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 17-an de januaro 1810 en Hungara reĝlando, Aŭstra imperio Pozono |
Morto | la 3-an de aŭgusto 1891 en Aŭstrio-Hungario Vieno |
Tombo | Malnova juda tombejo en Vieno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto literaturkritikisto hebreisto |
Lipót Dukes [dukeŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Dukes Lipót estis hungara-germana-juda hebreisto.
Lipót Dukes naskiĝis la 17-an de januaro 1810 en Pozono (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Bratislavo en Slovakio), li mortis la 3-an de aŭgusto 1891 en Vieno (Aŭstrio-Hungario).
Lipót Dukes devenis el juda familio. Li studis teologion en talmudaj lernejoj en sia naskiĝurbo de Moses Sofer, poste en Würzburg, kie li okupiĝis ankaŭ pri laikaj sciencoj. Post siaj studoj li esploris hebreajn manuskriptojn en bibliotekoj de Munkeno, Tübingen, Hanovro, Hamburgo, Parizo, Lepsiko, Oksfordo, finfine de Londono, kie Dukes vivis 2 jardekojn. Li kompletigis ankaŭ laboron de en:Leopold Zunz.