Los Navalucillos | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | La Jara | ||
Poŝtkodo | 45130 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | José Ángel Pérez Yepes | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 599 (2011) | ||
Loĝdenso | 7,3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39.671388888889-4.6425Koordinatoj: 39° 40′ N, 4° 39′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 740 m [+] | ||
Areo | 356 km² (35 600 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Los Navalucillos [+] | |||
Los Navalucillos estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi estas la ĉefurbo de la komarko de La Jara kaj ties etenda municipa teritorio enhavas la domarojn de Los Alares, Robledo del Buey kaj Valdeazores.
La termino "Navalucillos" estas formata per la kunmetaĵo de Nava[1] kaj lucillos[2] kiu signifus 'ebenaĵo de la tomboj'. Laŭ Jiménez de Gregorio[3] povus aludi al iu el du grupoj de tomboj, unu el ili de la epoko de visigotoj, el ardezo, situantaj je ĉ. 500 m de la rojo Los Vallejos; kaj aliaj, el granito, en la zonoj El Charco de la Mora kaj El Charco de Melchor. La pluralo de la nomo rilatas al unuigo en 1833 de la domaroj Navalucillos de Toledo kaj Navalucillos de Talavera.[4]
La loĝanto nomiĝas Navalucillense. La censita populacio en 2011 estis de 2.599 loĝantoj kaj la denseco estas de 7,3 loĝ/km².
Los Navalucillos estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto La Jara en la sudokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 740 m; je 72 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 356 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°40′17″ N 4°38′33″ Ok.
La municipio troviĝcas situanta «sur malalta loko ĉe deklivaro de montetoj ĉirkaŭantaj ĉefe norde kaj oriente»[5] La teroj de la nordo de la teritorio, ĉirkaŭaj al la propra vilaĝo, estas terenoj de kultivo kie hegemonias la olivarbo, en direkto suda ekaperas mezaltaj montetoj kiuj iĝas grandaj montoj sude de la teritorio, atingante 1.448 metrojn ĉe Rocigalgo; en la deklivoj de tiu al la rivero Pusa estas akvofalo Chorro.
Ĝi apartenas al la komarko de La Jara kaj limas kun la municipaj teritorioj de Horcajo de los Montes kaj Helechosa de los Montes sude, en la provincoj de Ciudad Real kaj Badajoz respektive, Retamoso, Santa Ana de Pusa norde, Los Navalmorales nordoriente, Hontanar oriente kaj Robledo del Mazo, Espinoso del Rey kaj Torrecilla de la Jara okcidente, en la provinco de Toledo.
Ĝi troviĝas en la valo de la rivero Pusa, kiu ricevas fluon de nombraj rojoj kiuj fluas tra ti teritorio kiaj Chorro, alfluanto de Matón, Navalpoyo, Colmenar, Vando Lázaro, Azorejo, Valle, Chaparroso, Charco del Moro, Gargantilla, Posadilla, Posadero, Estenillas aŭ Valdefuentes. Sude de la kerna domaro troviĝas la akvorezervejo de la rivero Pusa. Ties plej altaj pintoj troviĝas ĉe Rocigalgo kun 1.448 msm (kiu siavice estas la plej alta de la provinco de Toledo), Cerro de Talega kun 1.321 msm, Risco del Barrero kun 1.116 msm, Colmenillas kun 1.011 msm, kaj Risco Tambor kun pli da 800 msm.
Ekde la 2000-aj jaroj, granda parto de la municipa teritorio estas inkludata en la Nacia Parko Cabañeros.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. En la aktualo la hegemonia sektoro estas tiu de servoj kun 35,7 % de la totalo de entreprenoj, sekve de tiu de la agrikulturo kun 31,6 %, ĉefe rilate al la olivoleo, la konstruado kun 20,4 % kaj laste la industrio kun 12,2 %, marmoro kaj mebloj ĉefe.[6]
Ene de la sektoro de servoj elstaras la iniciatoj pri rura turismo, profite la ĉirkaŭan naturon sojle de la Nacia Parko Cabañeros.
De la islama epoko troviĝis kelkaj rokaj tomboj kiuj memorigas pri mozarabaj ritoj. Eble la fondo de la vilaĝo okazis en la unua duono de la 14a jarcento, kvankam aperas unuafoje kiel Naualuciellos en dokumento de 5-a de februaro de 1209. En tiu dokumento Alfonso la 8-a donas al Alfonso Téllez la vilaĝon de Montalbán kun ties teritorioj:
|
En alia dokumento de 26-a de majo de 1357, kie Pedro la 1-a donis la senjorlandon de Valdepusa al Diego Gómez, ĉefa notario, aperas kiel Nava luezillos:
|
En 1492 pro la forpelo de la judoj el Hispanio, multaj el tiuj sentliĝis sur tiuj teroj kaj lasis kulturan heredon en kutimaro konservita ĝis nun.
El 15a jarcento al 17a jarcento Los Navalucillos hegemoniis ekonomie en la komarko, kaj ricevis migradon ĉefe de la najbara Ekstremaduro. La ĉefa epoko de grandeco estis la 18a jarcento, kiam eklezia unuigo fare de la kardinalo Lorenzana okazigis administran unuigon de du Navalucillos, nome Navalucillos de Talavera de la Reina kaj Navalucillos de Toledo.
Meze de la 19a jarcento la vilaĝo havis 500 domojn kaj la municipa buĝeto estis 25.590 "reales".[5] Tiam ekzistis fandejo de fero starigita de José Safont en la zono Mazo ĉe la rivero Pusa. La fabriko nutriĝis el elfosejoj de najbaraj "Juan Antón, Ermita kaj Lagares",[5] en la propra teritorio de Los Navalucillos, kaj de la minoj de Herrera en Los Navalmorales.
Meze de la 20a jarcento la populacio atingis ĝis 7,000 loĝantojn, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kiu pli ol duoniĝis al malpli da 3,000. En la aktualo, Los Navalucillos klopodas rekuperiĝi danke al aktiveco orientita al la rura turismo, aŭ la ampleksigado de la Nacia Parko Cabañeros fine de la 2000-aj jaroj.