Lotaringo | |||||||||
| |||||||||
historia lando | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
| |||||||||
Lotaringo estis mezepoka reĝolando, kiu poste dividiĝis en la duklandojn Brabanto kaj Loreno[1]. La nomo devenas de Lotaro la 2-a.
En 855 Lotaro la 1-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperion mortis en Prüm. Lotaro la 2-a, lia filo, iĝis reĝo de reĝolando inter tiamaj Francio kaj Ĝermanio.
En 856 en Orbe la tri fratoj (Ludoviko, Karlo kaj Lotaro) difinis la limojn de siaj teritorioj.
En 863 kiam Karlo mortis, Lotaro la 2-a ricevis la plejparton de la diocezo de Bezansono.
En 869 Lotaro la 2-a mortis. Poste Lotaringo estis pridisputita inter Francio kaj Ĝermanio. Ekde 925 ĝi iĝis tute Germania. En 959 Bruno la frato de Oto la 1-a dispartigis la Lotaringon al Alta Lotaringo (Loreno) kaj Malalta Lotaringo. Ankaŭ la tri episkopaj urboj (Messo, Tulo, Verduno) eliras el Lotaringo.