Louis Charles Émile Lortet | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Louis Charles Émile Lortet |
Naskiĝo | 22-an de aŭgusto 1836 en Oullins |
Morto | 26-an de decembro 1909 (73-jaraĝa) en 3-a Arondismento de Liono |
Tombo | Cemetery of Oullins (en) |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Pierre Lortet (en) |
Frat(in)o | Leberecht Lortet (en) |
Okupo | |
Okupo | antropologo zoologo eseisto kuracisto universitata instruisto arkeologo botanikisto natursciencisto |
Louis Charles Émile LORTET (naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1836 – mortis la 26-an de decembro 1909) estis franca kuracisto, botanikisto, zoologo kaj egiptologo, kiu naskiĝis en Oullins.
Li doktoriĝis en 1861, kaj diplomiĝis en natursciencoj en 1867. Li servis kiel dekano en la Fakultato de Medicino de Lyon de 1877 ĝis 1906. De 1868 ĝis 1909, li estis direktoro de la natur-historia muzeo en Lyon.
Lortet estas memorata pro siaj sciencaj kaj zoologiaj ekspedicioj al Mezoriento (Sirio, Libano kaj Egiptujo). Li faris studojn pri mumiigitaj bestoj de la Nova Imperio de antikva Egiptujo, kaj en 1880 li partoprenis elfosadon de fenicia nekropolo.
Lortet estis membro de multaj sciencaj asocioj, kiel ekz. Société de géographie de Lyon, kies fondinta membro li estis en 1858. Specioj kun epiteto de lorteti estas nomataj je lia honoro; ekzemplo estas balonfiŝo-specio Carinotetraodon lorteti.
Lia avino Clémence Lortet (17-an de septembro 1772 – 15-an de aprilo 1835) estis franca botanikisto kaj naturisto.