Louis Ramond de Carbonnières | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de januaro 1755 en Strasburgo |
Morto | 14-an de majo 1827 (72-jaraĝa) en Parizo |
Tombo | Tombejo de Montmartre ![]() |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio ![]() |
Alma mater | Universitato de Strasburgo Universitato de Strasburgo ![]() |
Okupo | |
Okupo | esploristo geologo montgrimpanto botanikisto politikisto oficisto ![]() |
Louis François Élisabeth RAMOND, barono de Carbonnières (n. la 4-an de januaro 1755 en Strasburgo – m. la 14-an de majo 1827) estis franca politikisto, geologo kaj botanikisto. Li estas rigardata kiel unu el la unuaj esploristoj de la altaj montoj de la Pireneoj, kiu povas esti priskribita kiel unu el la plej frutempaj « pireneisto » .[1]
Ekde 1796 li dediĉis sin ekskluzive al natura historio. Li korespondis kun Philippe Picot de Lapeyrouse (1744–1818) kaj diversaj botanikistoj kiel René Desfontaines, Jean Thore (1762–1823) kaj Domenica Villars (1745–1814). Ekde 1796, li instruis kiel profesoro pri natura historio en la nova Centra Lernejo de Tarbes,[2] kie liaj kursoj tuj sukcesis, kaj li baldaŭ fariĝis specialisto pri la botaniko kaj geologio de la centraj Pireneoj. En 1797, li fine povis koncentriĝi pri projekto, kiu longe fascinadis lin : atingi la supron de Monto Perdu (alta je 3 355 metroj) por kontraŭstari la teoriojn de Dolomieu kaj Lapeyrouse pri la "frua epoko" de la kalkŝtono de la centra montoĉeno.
La ekspedicio, kiu inkludis ĉirkaŭ dek kvin personojn, inkluzive de Picot de Lapeyrouse kaj pluraj lernantoj de Ramond, trovis multajn fosiliojn, sed ne atingis la supron de la pinto. La raporto pri la ekspedicio aperis en 1797 sub la titolo Voyage au Mont-Perdu et dans la partie adjacente des Hautes-Pyrénées (Vojaĝo al Monto Perdu kaj al la najbaraj partoj de la Altaj Pireneoj). La 7(an de septembro samjare, denove akompanata de siaj lernantoj kaj Charles-François Brisseau de Mirbel (1776–1854), Ramond faris duan provon. La administranto kaj forstisto Étienne-François Dralet (1760–1844) ankaŭ partoprenis en la ekspedicio. Sed nur en 1802 li finfine atingis la supron. Ramond raportis pri ĉi tiu ascendo en la Journal de Mines (en Thermidor, jaro XI). Li aparte korespondis kun René Just Haüy (1743–1822), Alexandre Brongniart (1770–1847) kaj Jean Florimond Boudon de Saint-Mercy (1748–1831).