- Estas ankaŭ: Louňovice.
Louňovice pod Blaníkem estas kampurbo troviĝanta en Ĉeĥio, en Mezbohemia regiono en distrikto Benešov. Ĝi etendiĝas proksimume 15 km oriente de urbo Votice kaj 8 km sude de urbo Vlašim. La municipo konsistas el kvin lokaj partoj – Louňovice pod Blaníkem, Býkovice, Mrkvová Lhota, Rejkovice kaj Světlá. En 2024 ĉi tie vivis 657 loĝantoj.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Ostrov, Načeradec, Pravonín, Kondrac, Veliš, Kamberk kaj Zvěstov.
La municipo estis fondita inter ambaŭ montoj Blaník. La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1149, kiam ĉi tie estis fondita virina monaĥejo. Ekde la 23-a de januaro 2007 estis al la municipo redonita statuso de kampurbo.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 1 257 |
---|
1880 | 1 213 |
---|
1890 | 1 119 |
---|
1900 | 1 059 |
---|
1910 | 1 089 |
---|
1921 | 1 090 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 932 |
---|
1950 | 719 |
---|
1961 | 714 |
---|
1970 | 671 |
---|
1980 | 643 |
---|
1991 | 680 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 707 |
---|
2014 | 658 |
---|
2016 | 656 |
---|
2017 | 653 |
---|
2018 | 658 |
---|
2019 | 652 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 658 |
---|
2021 | 654 |
---|
2022 | 658 |
---|
2023 | 648 |
---|
2024 | 657 |
---|
- Jan Dismas Zelenka – mondfama baroka muzika komponisto, kiu ĉi tie naskiĝis la 16-a de oktobro 1679.
Partoj de kampurbo Louňovice pod Blaníkem (5) |
---|
|
|