Ludwig (ankaŭ Louis) Schuncke estis antaŭenigata muzike de sia familio. El la muzika familio devenas ankaŭ kelkaj el la plej elstaraj kornistoj de la 19-a jarcento, ekz. lia patro Johann Gottfried Schuncke kaj lia onklo Johann Michael Schuncke. Jam en la 10-a vivojaro Ludwig estis festata kiel pianisto dum siaj unuaj prezentadoj.
En 1830 li revenis al Germanio. Li trovis loĝejon en Stutgarto, kie lia patro kaj lia frato Schuncke laboris en la kortega orkestro kiel kornistoj. Tie li ankaŭ konatiĝis kun travojaĝanta Frederic Chopin, kiu antaŭludis al li sian pianokonĉerton e-minora.
Post koncertturneoj kiel pianovirtuozo li ekloĝis en 1833 je Lepsiko, kie li kune kun Robert Schumann, kun kiu li estis intime amika, fondis la muzikrevuon Neue Zeitschrift für Musik. Kiel danko por la dediĉado de lia "Grande Sonate" op.3 ("dédiée à son ami R. Schumann") Schumann malmultajn monatojn poste dediĉis al li en majo 1834 sian "tokaton" op.7 ("dédiée à son ami Louis Schuncke"). Schuncke malsaniĝis grave en aŭtuno 1834 kaj lin flegis Henriette Voigt en ŝia mastrumo. La 20-an de novembro 1834 Robert Schumann skribis el Zwickau al kapitano v. Fricken:
De Lepsiko ankaŭ forpelis min la progresinta malsano de Schunken, kiu havas ion ektimigan mallaŭtan por mi. Tie ili entombigas altan homon. Sinjorino v. Fricken volus fermpremi al tia amiko la okulojn - mi preskaŭ ne povas regi mian malsanon, kiu estas vere deprimiga melankolio. ...
En sia 23-a vivojaro Ludwig Schuncke mortis pro „ftizo“ (pulmo-tuberkulozo).
Sur lia tombokruco estis dorsflanke notita
Kio iris, ne revenas; Se ĝi malleviĝus brile, Longe retrobrilus ĝi.
(Komenco de la poemo «Erinnerung und Hoffnung» de Karl Förster)
Liaj malmultaj pianoverkoj, kiujn ŝategis Robert Schumann, apartenas al la plej bona, kiu estas postlasita el la 1-a duono de la 19-a jarcento.
La amikoj Ludwig Schuncke kaj Robert Schumann influis kaj inspiris sin reciproke. Tio validas eĉ por unuopaj temaj turnoj kaj ties prilaboraĵoj.
Jen komparo de malmultaj taktoj el du verkoj de ambaŭ komponistoj:
(Ambaŭ ekzemploj povas esti senpaŭze metata unu apud la alian)
En Neue Zeitschrift für Musik Schumann skribis en 1835:
... Kion li ankoraŭ estus kreinta, aĥ, kiu scias?, sed neniam la morto povis estingi pli frue kaj dolore geniotorĉon kiel tiu ĉi. Aŭdu nur liajn melodiojn, kaj vi kronos la junan tomboaltaĵon, eĉ se vi ne scius, ke per la alta artisto pli alta homo forlasis la mondon, kiun li amis tiel nedireble...
Ruskin King Cooper, Robert Schumanns engster Jugendfreund: LUDWIG SCHUNCKE (1810-1834) UND SEINE KLAVIERMUSIK, 1997, Fischer & Partner Hamburg ISBN 3-926435-16-X.
Joachim Draheim im Booklet zur CD ARS 38465
Gregor Weichert im Booklet zur CD Accord 149083
Peter Hollfelder, Geschichte der Klaviermusik, Wilhelmshaven, Bd.1 1989 ISBN 3-7959-0435-8
Gregor Weichert spielt Louis Schuncke: Grande sonate op.3, Allegro op.6, Das Heimweh, Capriccio nº 1 und nº 2; rec.:1984; Accord 149083
Musik aus Stuttgart: Kammermusik und Lieder von Ludwig Schuncke und Johann Joseph Abert; rec.: SWR 2004; ARS-Produktion SchumacherArkivigite je 2007-05-19 per la retarkivo Wayback Machine 38465 - Interpreten: Klavierduo Ljiljana Borota & Christian Knebel, Roswitha Sicca (Sopran), Martin Nagy (Tenor), Claus Temps (Bariton), Thomas Pfeiffer (Bariton), Joachim Draheim (Liedbegleitung), Abert-Quartett Stuttgart - Inhalt: Schuncke: Rondo brillant G-Dur für Klavier zu 4 Händen, Petit Rondeau C-Dur für Klavier zu 4 Händen, "Erlkönig" (1827), "Der Jüngling am Bache", "Frühlingslied", "Erster Verlust" (1827), "Gretchen am Spinnrad" (erschienen 1840 in NZfM), Deux Pièces caractéristiques op. 13 für Klavier zu 4 Händen (erschienen 1834). Abert: Sechs Lieder für eine Singstimme und Klavier erschienen 1879), "Des Glasers Töchterlein" (erschienen 1879), Streichquartett A-Dur op. 25 (1862)
Ludwig Schuncke, Klavierwerke; Jozef de Beenhouwer, Klavier; rec. SWR 2000; SAR 01 (Schuncke-Archiv e.V. Baden-Baden)