Luigi Comencini | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de junio 1916 en Salò |
Morto | 6-an de aprilo 2007 (90-jaraĝa) en Romo |
Mortokialo | Parkinsona malsano |
Tombo | Cimitero Flaminio (en) |
Lingvoj | germana • itala |
Ŝtataneco | Italio (1946–2007) Reĝlando Italio (1916–1946) |
Alma mater | Politekniko de Milano |
Familio | |
Infanoj | Paola Comencini (en) , Cristina Comencini (mul) , Francesca Comencini |
Parencoj | Giulio Manfredonia (en) () Carlo Calenda (en) () |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro scenaristo reĝisoro |
Luigi Comencini (Luis Liporace), konata kiel unu de la patroj de la commedia all'italiana, itala kinisto, (n. 8-a de junio 1916 - m. 2007)
Comencini reĝisoris kelkajn el plej gravaj aktoroj de la itala kino, kiaj Totò, Marcello Mastroianni, Vittorio Gassman, Enrico Maria Salerno aŭ Alberto Sordi, kaj el la resto de Eŭropo, kiaj Fernando Rey, Annie Girardot kaj Ángela Molina.
Unu el liaj grandaj sukcesoj estis jam en 1953 Pane, amore e fantasia, ludita de Vittorio De Sica kaj Gina Lollobrigida. Per tiu verko li ricevis la Arĝentan Urson de la Berlinale de 1954. Temas pri rura komedio kiu havis sekvojn en Pano, amo kaj ĵaluzio kaj Pano, amo kaj Andaluzio, jam reĝisorita de la propra De Sica.
En 1960 li reĝisoris la kontraŭmilitan satiron Ĉiuj hejmen. Poste li reĝisoris ankaŭ la version kinan de la romano de Carlo Cassola pri la Rezistado, nome 'La junulino de Bube', kaj meze de la 1960-aj jaroj realigas la draman filmon La nekomprenitulo (1966).
En 1972 lia verko Iluzisemado ĝuis sengalan aktoraron: Alberto Sordi, Bette Davis, Joseph Cotten kaj Silvana Mangano; per tiu filmo li ricevis du premiojn David di Donatello. Samjare li faris Le Avventure di Pinocchio, pri la rakonto de Carlo Collodi, komence por televido, sed poste distribuita en kinejoj pro bonkvalito kaj la ludado de Nino Manfredi.