Luis Eduardo Aute | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Luis Eduardo Aute Gutiérrez |
Naskiĝo | 13-an de septembro 1943 en Manilo |
Morto | 4-an de aprilo 2020 (76-jaraĝa) en Madrido |
Mortokialo | COVID-19 ![]() |
Tombo | cementerio de San Justo (mul) ![]() ![]() |
Lingvoj | hispana • kataluna • franca • angla • itala • tagala |
Ŝtataneco | Hispanio ![]() |
Okupo | |
Okupo | kantisto scenaristo komponisto poeto pentristo filmreĝisoro aktoro diskografa artisto kantoverkisto reĝisoro ![]() |
Luis Eduardo AUTE Gutiérrez (Manila, Filipinoj; 13a de septembro 1943 - Madrido, Hispanio; 4a de aprilo 2020) estis hispana komponisto, reĝisoro, skulptisto, pentristo kaj poeto. Kvankam li estis konata ĉefe kiel kantoverkisto, li elstaris ankaŭ kiel pentristo kaj reĝisoro. Li parolis hispane, angle, katalune, france, itale kaj tagaloge.
Li kreskiĝis en Filipinoj kaj instaliĝis en Hispanio en 1954. Dum studado li dediĉis sin al pentrado kaj ekmuzikado. En 1960 li faris sian unuan ekspozicion. En la 1960-aj jaroj li setliĝis en Parizo kaj ekkonis la intelektularajn etosojn.
Lia pentrista kariero portis lin al Brazilo en 1966, kaj poste li ekverkis kantojn por Massiel, el kiuj famiĝis ĉefe Rosas en el mar (1967), ankaŭ internacie kiam ĝi estis versiigita de tre diversaj kantistoj. Tamen en tiu epoko li konsideris prioritate pentrarton kaj kantoverkadon nur duarange. En 1968 li ekkunlaboris kun la kantistino Mari Trini, kiu ekzemple kantis du liajn kantojn: nome El alma no venderé kaj No sé qué pasará. Fine de la 1960-aj jaroj li koncentriĝis en verkado.
Komence de la 1970-aj jaroj li registris kantojn, filmis kurtojn, kaj realigis aliajn artaĵojn. En 1972, RCA publikigis kompilaĵon Álbum (1966-67), kaj sekvajare Rosa León publikigis sian unuan diskon, en kiu oni inkludis sep kantojn de Aute, inter kiuj Las cuatro y diez, De alguna manera kaj La secretaria ideal. En tiu epoko kaj laŭlonge de la 1970-aj jaroj li komponis muzikon por filmoj, televidaj programoj, kantistoj ktp. En 1978 lia kanto «Al alba» iĝis himno kontraŭ la epoko de la frankismo, same kiel A por el mar; tiukadre li veturis al Kubo kaj apogis la tiean reĝimon.
En la 1980-aj jaroj li registris kantojn, partoprenis en koncertoj, kunlaboris kun Teddy Bautista, Pablo Milanés, Silvio Rodríguez, Joan Manuel Serrat, Joaquín Sabina ktp. En la 1990-aj jaroj li plue kunlaboris kaj ĉefe partoprenis en diversaj kanto-muzikaj iniciatoj En 1993 li turneis tra Sudameriko. Li pluigis fekundan kaj sukcesan karieron en la 21-a jarcento, ĝis li suferis infarkton en 2016. Ekde tiam li ĉefe ricevis omaĝojn, kaj mortis en 202o, kiel rezulto de KOVIM-19.
Jaro | Titolo | Marko | Notoj |
---|---|---|---|
1967 | Diálogos de Rodrigo y Gimena | RCA-Víctor | |
1968 | 24 canciones breves | RCA-Víctor | |
1973 | Rito | Ariola | |
1974 | Espuma | Ariola | |
1975 | Babel | Ariola | |
1976 | Sarcófago | Ariola | |
1977 | Forgesound | Ariola | Kun Jesús Munárriz |
1978 | Albanta | Ariola | |
1979 | De par en par | Ariola | |
1980 | Alma | Movieplay | |
1981 | Fuga | Movieplay | |
1984 | Cuerpo a cuerpo | Ariola | |
1985 | Nudo | Ariola | |
1987 | Templo | Ariola | |
1989 | Segundos fuera | Ariola | |
1991 | Ufff! | Ariola | |
1992 | Slowly | Ariola | |
1994 | Animal - Poemigas 1991- 1994 | Libro-disko | |
1995 | Alevosía | Virgin | |
1998 | Aire/Invisible | Virgin | |
2003 | Alas y balas | Virgin | |
2007 | El desenterrador de vivos | Libro-disko (kun Fernando Polavieja) | |
2007 | A día de hoy | BMG Ariola | |
2010 | Intemperie | Sony Music | |
2012 | El niño que miraba el mar | Sony Music | |
2018 | Aute canta a Oroza |
Jaro | Titolo | Marko | Notoj |
---|---|---|---|
1983 | Entre amigos | Movieplay | |
1993 | Mano a mano | Ariola | Kun Silvio Rodríguez |
2007 | Humo y azar | BMG Ariola | |
2018 | De la luz y la sombra | Sony Music |
Jaro | Titolo | Marko | Notoj |
---|---|---|---|
1972 | Álbum 1966-67 | RCA | |
1993 | 20 canciones de amor y un poema desesperado | Ariola | |
1996 | Paseo por el amor y el deseo | Ariola | |
2001 | Querencias | Virgin | |
2003 | Auterretratos, vol. 1 | BMG Ariola | |
2005 | Auterretratos, vol. 2 | BMG Ariola | |
2008 | Memorable cuerpo | Sony BMG | |
2009 | Auterretratos, vol. 3 | BMG Ariola | |
2009 | Auteclàssic | Sony Music | Kun [Joan Isaac |