Lupeni | ||
---|---|---|
Urbo | ||
municipo de Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Hunedoara | |
Alinome | Lupény (hungare); Schylwolfbach (germane) | |
Iama hungara departemento | Hunyad | |
Situo | 45° 22′ N, 23° 14′ O (mapo)45.36027777777823.238333333333Koordinatoj: 45° 22′ N, 23° 14′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 640 m | |
Poŝtkodo | 335600 | |
Loĝantaro | 23 390 (en 2011; 30.642 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 87059 | |
Lupeni [lupenj] (hungare Lupény [lupenj], germane Schylwolfbach[1]) estas urbo (duaranga municipo) en Rumanio sur la bordo de la rivero Okcidenta Jiu, sudokcidente de Petroșani[2].
En 1910 ĝi havis 8 034 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, poloj, germanoj); en 1992 32 853 (rumanoj, 12 % da hungaroj).
Ĝia unua mencio skriba estas el 1850. La industriigadon de la regiono rapidigis la konstruado de la fervojlinio Petroșani-Livezeni en 1892. En 1929, 1977 kaj 1991 estis strikoj kaj manifestacioj tie.Ĝis 1919 ĝi apartenis al la Hungara reĝlando ene de la habsburga regno Aŭstrio-Hungario kaj estis parto de la departemento Hunyad vármegye. En 1914 oni aligis al ĝi Bărbătenii de Sus, kiu en 1910 havis 708 loĝantojn.
En 2003 ĝi ricevis la rangon de municipo.
|