Luzulo | ||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Luzula sylvatica, arbara luzulo
| ||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||
Luzulo (latine Luzula) estas genro de plurajaraj herboj.
La folioj de luzuloj estas similaj al tiuj de poacoj. La floroj estas sesnombraj, aranĝitaj en glomeruloj, en spiko similaj aŭ en umbelosimilaj infloreskoj. Luzulo ofte kreskas en arbaroj.
Kelkaj specioj de luzulo estas uzataj kiel dekoracio en ombraj areoj de ĝardenoj.