Lučatín, hungare Lucatő, germane Lutschetein estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
Lučatín | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Banská Bystrica | ||
Distrikto | Banská Bystrica | ||
Poŝtkodo | 976 61 | ||
Aŭtokodo | BB | ||
Telefonkodo | ++421-48-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 649 (en 2 007) | ||
Loĝdenso | 62 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°47′00″N 19°19′00″O / 48.783333°N, 19.316667°O (mapo) Koordinatoj: 48°47′00″N 19°19′00″O / 48.783333°N, 19.316667°O (mapo) | ||
Alto | 386 m s.m. | ||
Areo | 11 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Lučatín [+] | |||
Lučatín situas laŭ dekstra bordo de Hron, laŭ traira flankovojo, apud ĉefvojo kaj laŭ fervojo Brezno-Banská Bystrica. La lasta urbo troviĝas je 15 km-oj.
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1424 laŭ tiama hungara ortografio "Luchatheu". En la 16-a jarcento vitrofarejo funkciis. En 1828 loĝis tie 494 vilaĝanoj en 63 domoj. Ĝis 1886 la oficiala hungara loknomo estis Lucsatin, poste ĝi rericevis sian originan hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Lucatő 667 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zólyom (reĝa departemento), al distrikto de Besztercebánya, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Lučatín 558 homoj, (545 slovakoj).