László Lékai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Lung László |
Naskiĝo | 12-an de marto 1910 en Zalalövő |
Morto | 30-an de junio 1986 (76-jaraĝa) en Esztergom |
Tombo | Primasa baziliko de Esztergom |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Pontifika Gregoria Universitato |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | katolika episkopo (1972–) katolika sacerdoto (1934–) |
László Lékai [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lékai László estis hungara pastro, teologo, kardinalo, primaso, ĉefepiskopo, titulara episkopo. Lia origina nomo estis Lung László ĝis 1940. Li estis honora membro de paŭlanoj.
László Lékai [1] naskiĝis la 12-an de marto 1910 en Zalalövő. Li mortis la 30-an de junio 1986 en Esztergom.
László Lékai frekventis gimnaziojn en Nagykanizsa kaj Veszprém (urbo), poste li plulernis en Romo, kie li pastriĝis en 1934. Post 2 jaroj li doktoriĝis el teologio. Li komencis sian pastran karieron en Ukk, poste li instruis en seminario en Veszprém, pli poste li estis samloke episkopa sekretario. En 1944 la nazioj arestis lin. Post la 2-a mondmilito li estis dekano en Balatonlelle. En 1972 li atingis la titolon titulara episkopo, en 1974 ĉefepiskopo kaj primaso, post 2 jaroj kardinalo. Li deklaris: "la eklezio kun la popolo trovis sian novan lokon en la socialisma socio".