Lübz estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ludwigslust-Parchim de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio, kaj estas la administra centro de la komunumaro Amt Eldenburg Lübz el pluraj ĉirkaŭaj komunumoj. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 6204 loĝantojn. La urbo situas borde de la rivero Elde, kies ŝipe navigeblaj 180 kilometroj nomatas "Müritz-Elde-akvovojo", kaj estas aparte konata pro bierfarejo, kie oni produktas la bieron Lübzer Pils.
-
fontano "infanoj kun ombrelo" de la skulptisto Christian Genschow
-
turo de la mezepoka remparo
-
kirko en la urboparto Lutheran
-
juda tombejo