Ma saison préférée | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Ma saison préférée |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 1993, 3 feb. 1994 |
Ĝenro | filma dramo |
Kameraado | Thierry Arbogast |
Reĝisoro(j) | André Téchiné |
Produktisto(j) | Alain Sarde |
Scenaro | Pascal Bonitzer • André Téchiné |
Filmita en | Tuluzo |
Muziko de | Philippe Sarde |
Rolantoj | Catherine Deneuve • Daniel Auteuil • Marthe Villalonga • Chiara Mastroianni • Bruno Todeschini • Carmen Chaplin • Jean-Pierre Bouvier • Michèle Moretti • Roschdy Zem • Jacques Nolot • Ingrid Caven • Jean Bousquet |
IMDb | |
Ma saison préférée (Mia preferata sezono) estas franca filmo de André Téchiné, publikigita en 1993.
Sola kaj kormalsana, Berthe rezignas veni loĝi kun sia filino Émilie kaj bofilo Bruno. Émilie invitas sian fraton Antoine, kiun ŝi vidas malofte, al la Kristnaska vespero. La vespermanĝo iĝas disputo inter Bruno kaj Antoine eĉ perforte; Berthe revenas siahejme. Émilie lasas siajn edzon kaj filojn kaj ekloĝas ĉe Antoine kiu amas ŝin. Post nova atako, Berthe estas metita de siaj gefiloj en maljunulejo. Antoine kiu estas kuracisto, scias, ke ilia patrino mortos; Émilie kaj li bedaŭras, ke ili ne sufiĉe faris por sia patrino.
Antoine vere amas sian fratinon Émilie, sed ŝajne tiu amo estas nur frata. Siaflanke Émilie amas sian junan fraton, kies sincerecon kaj liberecon ŝi envias.