Madroñera | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio urbeto vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | provinco Kacereso | ||
Komarko | Tierra de Trujillo | ||
Poŝtkodo | 10210 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | José Enrique González García | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 357 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 18 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 26′ N, 5° 45′ U (mapo)39.4253942-5.757169Koordinatoj: 39° 26′ N, 5° 45′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 589 m [+] | ||
Areo | 133 km² (13 300 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Madroñera [+] | |||
Madroñera [MadroNJEra] (Arbutejo) estas municipo kaj loĝloko de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumo aŭ regiono Ekstremaduro, al ties pli norda provinco Kacereso (Cáceres) kaj al la komarko Tierra de Trujillo. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 2 357 loĝantoj sur areo de 133 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 18 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas madroñeros. Al la municipa areo krom la ĉefa loĝloko Madroñera ankaŭ apartenas la municipopartoj Pago de San Clemente kaj Pizarro.
Madroñera estas situa en la nordorienta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Tierra de Trujillo, je altitudo de 589 m. La areo de ties teritorio estas de 132,91 km². Ĝi estas inter la ebenaĵo Trujillano-Cacereña kaj la Sierra de las Villuercas. Trapasas ĝiajn terojn la akvoj de la riveroj Almonte kaj Magasca. Hegemonias la malferma arbaro de anzinoj, kombine kun olivarbaroj kaj aliaj kultivejoj. La tipa flaŭro estas de mediteranea arbaro, anzinoj kaj korkokverkoj, kverkoj kelkaj kaŝtanarboj kaj kompreneble arbutoj kiuj nomigas la vilaĝon. El la faŭno elstaras la ruĝa perdriko, turtoj kaj anasoj. Pri mamuloj elstaras leporoj, kunikloj, aproj kaj vulpoj. La specioj de fiŝoj estas ĉefe tinkoj kaj karpoj.
Enspezofontoj estas precipe agrikulturo kaj brutobredado.