Mageja | |
| |
distribuaĵo de GNUo/Linukso | |
---|---|
Evoluiganto: | Mageja komunumo |
Familio: | Unix |
Fonta kodo: | Malfermita kodo |
Lasta versio: | 26-a de februaro 2021: 8[1] |
Kernotipo: | Linukso |
Apera dato: | 1-a de junio 2011 |
Licenco: | diversaj, precipe liberaj |
Subteno: | Aktiva |
Retpaĝo: | https://www.mageia.org/ |
Mageja (internacie: Mageia) aŭ Magejo estas linuksa operaciumo lanĉita en 2010 kiel posteulo de Mandriva Linukso.
La nomo devenas el la antikva greka μαγεία (/maˈʝi.a/) kiu signifas "magio, sorĉo, mirindaĵo".[2]
La 17-an de septembro 2010 la franca-brazila entrepreno kiu prilaboris Mandrivan fermiĝis oficiale.[3] La sekvan tagon eksdungitoj kaj komunumanoj anoncis la naskiĝon de Mageja[4] kiel komunuma neprofitcela projekto.[5]
Mageja ofertas preskaŭ ĉiujn ĉefajn labortablojn: GNOME, KDE, MATE, Xfce, Enlightenment, Cinnamon, LXDE kaj LXQt.[6][7]
Mageja estas la unua linuksa distribuaĵo kiu anstataŭigis MySQL per MariaDB.[8]
|