Malba Tahan | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 6-an de majo 1895 en Rio-de-Ĵanejro | |
Morto | 18-an de junio 1974 (79-jaraĝa) en Recife | |
Lingvoj | portugala vd | |
Ŝtataneco | Brazilo vd | |
Familio | ||
Patro | João de Deus de Mello e Souza (en) vd | |
Gefratoj | J. B. de Mello e Souza vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Malba Tahan vd | |
Okupo | matematikisto romanisto nazo verkisto verkisto de porinfana literaturo vd | |
Verkado | ||
Verkoj | The Man who counted vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ali Iezid Izz-Eduim Ibn Salim Hank Malba TAHAN estis unue pseŭdonimo de Júlio César de Mello e Souza (Queluz, 6-a de majo, 1895 – Recife, 18-an de junio, 1974) kaj poste lia laŭleĝa nomo. Tahan fariĝis ankaŭ familinomo de siaj idoj. Naskiĝis en 1895, mortis en 1974. Li estis brazila verkisto kiu publikiĝis 56 porjunulajn librojn. Lia frato, João Batista de Mello e Souza, estis esperantisto, do kvankam li mem ne parolis Esperanton, li emis al ĝi kaj simpatiis al la afero. En kelkaj de lia verkoj estas rapidaj simpatiaj mencioj al Esperanto kaj esperantistoj. Li eĉ verkis interesan rakonton pri litero Ĥ. Lia plej fama verko estas "O Homem que calculava" (La Homo kiu kalkulis) pri homo kiu povis solvi ian matematikan problemon de sia tempo. Ĝi estas tradukita al pli ol 15 lingvoj. Omaĝe al li, la 6-a de majo estas en Brazilo memortago de matematiko.