Malestroit | |
Komunumo | |
La placo de Bouffay
| |
|
|
Oficiala nomo: Malestroit | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Bretonio |
Departemento | Morbihan |
Arondismento | Vannes |
Kantono | Malestroit (ĉefurbo) |
Interkomunumo | Valo de Oust kaj de Lanvaux |
Historia regiono | Bretona duklando |
Situo | Malestroit |
- koordinatoj | 47° 48′ 38″ N 2° 22′ 56″ U / 47.81056 °N, 2.38222 °U (mapo) |
Plej alta punkto | |
- alteco | 95 m s. m. |
Plej malalta punkto | |
- alteco | 10 m s. m. |
Areo | 5,81 km² (581 ha) |
Loĝantaro | 2 478 (2006) [1] |
Denseco | 426,51 loĝ./km² |
Urbestro | Bernard Miloux |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 56140 |
INSEE | 56124 |
![]() | |
Retpaĝo: Oficiala retpaĝejo de la interkomunumo | |
Malestroit (prononcu Maletroa) estas franca komunumo, situanta en la departemento Morbihan, kiu estas en la regiono Bretonio, kiu mem estas en Francio.
Maltrë (aŭ Maltrae) en la galoa lingvo, Malastreg en la bretona.
Ĉefurbo de kantono, ĝi estas trairata de la kanalo inter Nantes kaj Brest kaj per la rivero Oust, kiuj okupas la saman fluejon tiuloke.
La nomo aperis en 1131 laŭ la formo « Malestricum ». La nomo, laŭ Ernest Nègre havas dialektan originon kaj signifas malbona defilejo[2].
La devizo skribita fronte de la urbodomo « Quae numerat nummos non est male stricta domus », kiu estas tradukita tiel « Domo, kiu kalkulas sian monon ne estas malstrikta » aŭ « Domo riĉa neniam knaras ». ("les Baguenaudes Malestroyennes" - Jean-Paul Bourban)
Oni tradicie datas la fondon de Malestroit en 987 de monaĥoj, kiuj ekloĝis ĉe la bordoj de la rivero Oust.
Militpaŭzo estis tie subskribita en la 19-a de januaro 1343, en la unua hereda milito de Bretonio.
En 1987 festoj celebris la miljariĝon de la urbo.
En 1999 estis 2 472 loĝantoj en Malestroit.