Maltusismo estas la plusekvo de la ideoj kaj teorioj de la brita ekonomikisto Thomas Malthus pri la kresko de la tutmonda loĝantaro kaj neceso haltigi ĝin.
Laŭ Malthus la tutmonda loĝantaro (kaj de ĉiu lando) pligrandiĝis geometrie, dum la disponebla resursoj (ĉefe manĝaĵoj) pligrandiĝis nur aritmetike. Nepras pro tio la limigo de naskiĝoj. La metodoj estus: limigo aŭ prokrastigo de geedziĝoj, seksa nepraktiko, ktp. Tiu idearo rapide disvastiĝis tra la tuta intelektularo kaj multaj apogis tiujn bazajn ideojn, aliaj kritikis ilin, ktp. La daŭrigo de kelkaj el tiuj ideoj en postaj ideologiaj aŭ sciencaj esprimoj oni nomas “novmaltusianismo”.
Ties idearo aperis en la Eseo pri Populacio de 1798, kaj tiu kortuŝis la tiaman intelektularon. Ĉe la unua paĝo de lia libro li elektis analogion al la besta mondo en kiu li skribis ke ĉiuj specioj havas emon reproduktiĝi preter la resursoj haveblaj al ili kaj ke nenio limigas la tutsumon de individuoj krom "ilia homamasiĝo kaj la kolizio inter ilin por la vivrimedoj". De tio li faris analogion al homa socio kaj asertis ke neniu socia teorio kaj neniu revolucio povis ekstermi malriĉecon de homa socio. Homo, kiel bestoj, dependas de la grundo kaj ĝia produkto (manĝaĵo) por sia vivteno. Aliflanke, la homo havas tre fortan seksan impulson, kiu rezultigas tre rapidan kreskon de la homa loĝantaro. Ĉi tiu kresko estas kun multe pli granda rapideco ol la kreskorapideco de homa scio kaj teknologio, tio estas, de la ebleco pliigi kultivaĵojn kaj la kvanton de manĝaĵo. Ĉi tio kreas grandan kaj ĉiam pli danĝeran interspacon inter la nombro da homoj kaj la kvanto de disponebla manĝaĵo. Li dividis la solvon de la problemo en tri ĉefajn kategoriojn, kiujn li nomis "detenoj" kaj ili estas: morala sindeteno, malbono kaj manko. [1]
Alia solvo, pri kiu li pensis, estas "vivo de peko", tio estas, seksumi evitante la naskiĝon de infanoj. Kiel pastro, Maltuso kontraŭbatalis tiun solvon pro moralaj kialoj. Maltuso ankaŭ kredis ke granda nombro da naskiĝoj finfine kondukas al pluso de laboro kaj tiel al malkresko de salajroj kaj pliiĝo de malriĉeco. Troa laboro ankaŭ kaŭzas pliiĝon de krimo, al kiu turnos tiuj, kiuj ne povas trovi laboron. Pro tio, Maltuso kontraŭbatalis bonfartan politikon de donado de monhelpoj al la senhavuloj kiu, laŭ li, kaŭzintus la pliiĝon de la malriĉa populacio. [1]
Maltuso bazigis sian tezon sur du principoj: la portanta kapablo de la tero kaj adaptado (sur socia, kogna-kompreno, institucia kaj teknologia nivelo). Uzante ilin, li proponis tri scenarojn por kompreni ĉu la homaro iras al troloĝiĝo:
Laŭ la unua scenaro, la rapideco de loĝantarkresko estas rapida, la portakapablo estas limigita kaj ne ekzistas kapablo adaptiĝi. En ĉi tiu situacio, loĝanta eksplodo okazos kaj la homaro formortos. Laŭ la dua scenaro, la indico de loĝantarkresko estas sub kontrolo, la portakapablo estas limigita sed ekzistas kapablo adaptiĝi. En ĉi tiu situacio, ni povas daŭre ekzisti dum generacioj, malgraŭ masiva kresko de la kvanto de loĝantaro. Laŭ la tria scenaro, la rapideco de loĝantarkresko estas rapida ĉar ne estas limo al la nombro da naskiĝoj, la portakapablo estas senlima kaj la adaptebleco estas granda. Ĉi tiu estas la plej utopia scenaro.
Maltuso estas proparolanto de la burĝa-kapitalisma socio, kiu komencis disvolviĝi en la 18-a jarcento. Tial liaj instruoj:
La kritikistoj de Maltuso faris plurajn asertojn:
Ĝenerale multaj intelektuloj kaj verkistoj komprenis la danĝerojn avertitajn de Malthus, sed plej parto malsamopiniis pri la aplikendaj metodoj. En 1823 Francis Place defendis la artefaritan kontrolon de la fekundeco, kiu estas en la bazo de la troa pliiĝo de la homa vivulantaro. Ankaŭ la ekonomikistoj James Mill kaj J. Stuart Mill defendis la kontraŭkoncipilojn kiel neperforta metodo por haltigi la troan kreskon de la populacioj. Ties celo estus la plialtigo de la salajroj. En 1854 la brita kuracisto George Drysale kunigis biologion kun demografio en siaj Elementoj de Socia Scienco, kio estus la unua verko tute novmaltusana. Eĉ oni fondis ligojn kaj asociojn por agi politike cele la legitimigo de la kontraŭcipiloj por kontroli (kaj ekhaltigi) la populacian pliiĝon kiu endanĝerigis la ekonomian bonfarton. Tiuj proponoj rapide levigis la kontraŭstaron de la konservativularo, kiu sentis danĝeron kontraŭ la religiaj tradicioj kaj kontraŭ la ekonomia bonfarto de la posedantoj.
Alia problemo, kiu estas aktuala kaj al maltusismo kaj al novmaltusismo, pri kontrolo de la kresko de la populacio estas la konkurenco, kaj ekonomia kaj armea (armadkonkuro), inter la ŝtatoj kaj specife la superpotencoj. En moderna tempo, ekde la industria revolucio, ju pli granda estus la populacio kaj la laborforto des pli granda estos la landa ekonomio (la MEP), kaj la armeo. Malkreskto en la populacio de unu lando kompare kun kresko en tiu de la najbara lando povus sekvigi nedeziratajn politikajn konsekvencojn, kiel invado kaj malvenko en milito.
Maltusianaj ideoj komencis reaperi en la 20-a jarcento. Sociaj pensuloj revenis al la ideo pri la danĝero de loĝantarkresko, sed ĉi-foje ne en la establita okcidenta socio, kiel ĉe Malthus, sed en la evoluantaj landoj de la tria mondo. Tial, defendantoj de ĉi tiuj opinioj, revenu al la ideoj limigi la naskoprocenton, ekzemple per la politiko de unu infano en Ĉinio dum la dua duono de la 20-a jarcento. En la praktiko, ĉi-tipaj politikoj malsukcesas kaj eĉ povas konduki al labormanko kondukanta al la fenomeno de migrantaj laboristoj.
Kontraŭ-Maltusianaj pozicioj aperis inter 20-a-jarcentaj ekonomiistoj. Unu el ili estis Esther Bosrup, kiu evoluigis kritikan teorion pri Maltuso kaj liaj posteuloj.
Xavier Diez, El anarquismo individualista en España (1923-1938), Virus, Bilbao, 2007.