La provinco Mandoul - arabe ماندول - ekde administra reformo de la jaro 2008 estis unu el administraj regionoj de la ŝtato Ĉado en Afriko, kiuj ekde 2018 oficiale nomiĝas provincoj; laŭ la stato de 2025 estas 23 tiaj provincoj. En 2019 en la nuna provinco vivis 897 100 loĝantoj sur areo de 17 450 kvadrataj kilometroj,[1] kio rezultigas loĝdenson de 51 loĝantoj/km². Por komparo: en 2009 estis 628 065 loĝantoj. Administra centro estas la urbo Koumra. La provinco plue dividiĝas al la departementoj Barh Sara, Mandoul Occidental kaj Mandoul Oriental.
Ĉe sia suda limo, la provinco rekte limas al la Centr-Afrika Respubliko.
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Ĉado.
|